Batalo apud Abukiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Batalo apud Abukiro
Konflikto: Francaj revoluciaj militoj
Luny Thomas Battle Of The Nile August 1st 1798 At 10pm.jpg
Daŭro: 1-a de aŭgusto - 3-a de aŭgusto 1798
Loko: Abukiro, Egiptio
Rezulto: Decida brita venko
Flankoj
Granda Britio Francio
Komandantoj
Horatio Nelson François-Paul Brueys d'Aigalliers
Perdoj
218 mortintoj
677 vunditoj
2000 - 5000 viktimoj
v  d  r
Information icon.svg

Batalo apud AbukiroBatalo apud la Nilo estis batalo ĉe la egipta urbo Abukiro (arabe: أبو قير Abū Qīr) en 1798. Admiralo Nelson venkis la floton de Napoleono.

Ĝi estis unu el la plej gravaj marbataloj de la francaj revoluciaj militoj, kie kontraŭstaris la Brita Ŝiparmeo kontraŭ la franca floto de la vicadmiralo François-Paul Brueys D'Aigalliers. Tiu batalo okazis dum la nokto kaj unuaj horoj de la mateno de la tagoj 1a kaj 2a de aŭgusto de 1798. La francaj perdoj estis katastrofaj (1.700 mortintoj), inkludante la vicadmiralon, kaj 3.000 prizonuloj. La britaj perdoj estis kompare multe pli malaltaj (218 mortintoj).

Klopodante esti la unua malamiko de la Brita Imperio la ĝeneralo Napoleono Bonaparte minacis la britajn posedaĵojn en Hindio per de la invado kaj konkero de Egiptio. La ekspedicio, krom la militista elemento, disponis je multnombraj sciencistoj, edukistoj kaj teknikaj specialistoj, inkludante priserĉadan teamon kiel rezulto de longa diskutado pri la eblo malfermi markanalon inter la Ruĝa Maro kaj la Mediteraneo. Tri semajnoj post la elŝipiĝo, brita floto de 14 ŝipoj sub la rego de Horatio Nelson, kiu troviĝis patrole la orientan Mediteraneon serĉe de la franca floto, falis finfine sur la ŝipoj kiuj apogis la invadon.

Rakonto[redakti | redakti fonton]

La flotoj trafis sin unu la alin krepuske de la 1a de aŭgusto. La franca floto troviĝis ankrita en la Golfeto de Abukiro, en malprofondaj akvoj je nur malpli ol 8 metroj de profondeco. La malprofondeco estis uzata por protekti la sudokcidentan parton (baborde) de la floto, dum triborde la ŝipoj rigardis la malferman maron. Nelson sukcesis konstrui al si grandan reputacion kiel ŝipisto, kaj la admiralo Brueys estis studinta liajn taktikojn en la bataloj de La Sanktuloj kaj de Kopenhago. Kiel rezulto, Brueys pluhavis sian militlinion ankritan kaj unuigitan por eviti, ke la brita ŝiparo distranĉu ĝin per nokta atako. Brueys esperis komenci la batalon venontmatene, kaj ne supozis, ke la britoj riskus noktan atakon en malprofonda akvo, kio reale okazis.

Nelson rimarkis, ke la franca floto estis ankrita tro malproksime de la malprofonda zono, kaj ordoni sian militlinion disdividiĝi en du flankoj, unu por trapasi la francan linion kaj la malprofondeco kaj la alia por fermi la pason al la francoj kaj ataki ilin duflanke. Brita ŝipo, la HMS Culloden, grundis, sed la el resto sukcesis pluflosi, komencante la atakon kontraŭ la francaj ŝipoj unu post alia. La norda vento maleblis al la francaj ŝipoj veni helpe la atakitojn, pro esti en la zono de leo, kaj tio permesis al Nelson ataki kun kelkaj ŝipoj samtempe, enirante en la malamikan linion imo post iom.

La ŝipo Oriento eksplodas dum la batalo, de Arnald George.
La Royal Navy atakanta la francan floton ĉe Abukiro

La franca flagŝipo, Oriento ricevis fajron de la HMS Bellerophon, kiu ricevis siavice kanonfrapon kiu senmastigis ĝin. Poste ĝi estis atakita de la HMS Alexander kaj de la HMS Swiftsure. Je la 21a horo, la ŝipo Oriento ekbruliĝis kaj la resto de la ŝipoj klopodis malproksimiĝi plej multe el ĝi. Ĉirkaŭ la 22a horo, la fajro atingis la municiejon, kaj la flagŝipo eksplodis, forĵetante erojn de la bruliĝanta ŝipo kaj de sia ŝipanaro al centoj de metroj tra la aero. Nur ĉirkaŭ cento da ili survivis post ĵeti sin al la maro antaŭ la eksplodo.

Nur du ŝipoj de la tuta franca linio, la Généreux kaj la Guillaume Tell, kun du fregatoj, la Diana kaj la Justice, povis eskapi la katastrofon. La ŝipo Timoleon kaj la fregato Artemise bruliĝis, la fregato Serieuse estis sinkigita, kaj la resto de la francaj ŝipoj, nome la Guerrier, Le Conquérant, Le Spartiate, L'Aquilon, Le Tonnant, Le Franklin kaj la Mercure, estis kaptitaj frumatene de la 2a de aŭgusto. Aliaj francaj ŝipoj estis la kanonboatoj Oranger, Portugaise kaj Hercule kaj la brigantinoj Salamine, Railleur, kaj kelkaj aliaj ŝipetoj. Ankaŭ la Hercule estis sinkigita.

Mapo de la situacioj kaj movoj de la ŝipoj dum la Batalo de Abukiro. La britaj ŝipoj estas reprezentitaj en ruĝa koloro, la francaj blue. La intermezaj situacioj estas reprezentataj per nekonstantaj linioj. Bazita sur mapo de la libro Inteligento en Milito, de John Keegan, 2003.

La britaj ŝipoj estis la HMS Vanguard (flagŝipo), HMS Alexander, HMS Audacious, HMS Bellerophon, HMS Culloden, HMS Defence, HMS Goliath, HMS Leander, HMS Majestic, HMS Minotaur, HMS Orion, HMS Swiftsure, HMS Theseus kaj HMS Zealous. La ŝipo Leander, kiu revenis al Britio kun la poŝtaĵoj de Nelson pri la batalo sub kapitano Edward Berry, estis poste kaptita de la Généreux, ŝipo de 74 kanonoj survivanta de la batalo, post sovaĝa lukto, kio prokrastigis multe la alvenon de la novaĵoj pri la venko al Britio.

La batalo setligis la britan surmaran hegemonion dum la resto de la francaj revoluciaj militoj, kaj estis grava kontribuo al la famo de la admiralo Nelson.

Ĵusaj arkeologiaj priserĉoj[redakti | redakti fonton]

En 2000, la Doktoro Paolo Gallo, itala arkeologo, malkovris tombejon en la Insulo de Nelson, en la Golfeto de Abukiro. Tiu enhavis la restaĵojn de ŝipistoj, oficiroj, marmilitistoj, virinoj (kelkaj el kiuj povus estis ŝajnigintaj siajn seksojn por utili kiel ŝipistoj), kaj surprize, tri infanoj. La posta laboro de la brita historiisto kaj arkeologo Nick Slope pruvis, ke kelkaj el la tomboj datiĝas de malmulte post la batalo, dum aliaj apartenas al alia batalo de 1801.

En aprilo de 2005, tridek el la britaj ŝipistoj kaj oficiroj ricevis militistan funebron en Aleksandrio, akompanate de la ŝipanaro de la ŝipo HMS Chatham (F87), vizite en Egiptio. Nur unu el la korpoj, tiu de la komodoro James Russel, kiu mortiĝis dum la batalo de 1801, estis sukcese identigita. Unu el liaj posteuloj ĉeestis la ceremonion.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]