Batalo apud Brenta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
{{{kunpuŝiĝo}}}
Konflikto: Madjaraj invadoj de Eŭropo
konflikto
Daŭro: 24-a de septembro 899
Loko: Apud la rivero Brenta
Rezulto: Madjara venko
Flankoj
Berangaro 1-a
Komandantoj
15000 5000
vdr

La batalo apud Brenta estis historie frua batalo de la madjaroj (paganaj hungaroj) kontraŭ iu okcidenta-eŭropa potenco, kontraŭ la itala reĝo Berengar la 1-a. la batalo okazis la 24-an de septembro 899.

Antaŭeventoj

En 899, la madjaroj decidis militiri, prirabi Nord-Italion kaj por tio inter-kontraktis kun imperiestro Arnulf, kiu permesis trairon de sia lando, fare de la madjaroj, Tiel en marto de 899 ekiris 5000 hungaraj rajdintoj al Italio.

La orient-franka reĝo Arnulf deziris kronigi sin al imperiestro, laŭ plurcentjara kutimo de la akrolingoj, sed por la trono justis Berengar, pranepo de Granda Karlo. Tiel Arnulf kontraktis kun la hungaroj kaj invitis ilin en Italion.

La batalo

La hungaraj taĉmentoj trarajdis, prirabis tutan Lombardion ĝis la Alpoj. Post tio, ili eniris la urbon [[Vercelli], kies episkopo Luitward provis fuĝi kun la trezoro, sed la mmadjaroj kaptis lin kaj deprenis la valoraĵojn.

Dum aŭgusto-septembro, la radintoj prirais ĉirkaŭon de Treviso, Vicenza, Verona, Brescia, Bergamo kaj Milano kaj penetris eĉ ĝis Pavia, ĉefurbo de la Italia Reĝlando kaj kaj de Berengar. De tie la madjarojn ŝajn-fuĝis sur la romia Via Postumia kaj tentis la armeon de Berengar. Tiu armeo estis trioble pli granda ol la madjaroj (15.000) kaj la postrestintajn madjarojn venkis tiu armeo. La madjaroj plu ŝajn-fuĝis sur la Via Postumia al la hodiaŭ Cittanova, kie trairis la riveron kaj eksetlis sur bordo de la Brenta (rivero).

La italoj eksetlis sur la alia bordo formis rondan defendan linion el la ĉaregoj kaj ne atakis la madjarojn. Ili eĉ ne prizorgis priatenton de la rivero.

La madjaroj reen traairis la riveron sur ties pli malprofundaj partoj kaj el du flankoj atakis la italojn per sago-pluvo. La italojn surpizis la atako kaj la madjaroj dum kelkaj horoj venkis ilin. Berengar mem fuĝis en simpla soldata vesto.

Postaj eventoj

La madjaroj atakis 13-an de decembro 899. la urbon Vercelli, 26-an de januaro 900 okupis Modena, du tagojn poste detruis la faman monaĥejon de Nonantola. Oni bruligis la monaĥejon murdis monaĥon, forbrulis multaj kodeksoj. La 29-an de junio 900, la madjaroj atakis el direkto de Malamocco kaj Lido Venezion, sed nesukcese.

Laŭ sciigo, ke Arnulf mortis kaj disiĝis la orient-franka alianco, la madjaroj abrupte forlasis Italion. Antaŭ foriro interkonsentis pir paco kun reĝo Berengar.

Fonto

  • Tolnai Világtörténelme. Budapest, 1909.
  • Bóna István: A magyarok és Európa a 9–10. században. Budapest, 2000.