Batalo de Aktio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Batalo de Aktio (2-a de septembro -31) estis marbatalo de Oktavio kontraŭ Antonio kaj Kleopatra en la maro okcidente de Aktio en Grekio. Oktavio estis la venkinto kaj fariĝis la sola forta generalo en Romio. Post kvar jaroj, Oktavio fariĝis Aŭgusto Cezaro kaj imperiestro de Romio.

Antonio estis multe pli bona generalo ol Oktavio sur la tero, sed Oktavio estis pli sperta sur la maro (lastatempe konkerinte Sicilion). Por plaĉi Kleopatran, Antonio batalis kontraŭ Oktavio sur la maro. Sed dum la batalo, ŝia egipta mararmeo subite foriris kaj la mararmeo de Antonio estis disŝirita.

Spite de la malvenko, Antonio povis batali kontraŭ Oktavio surtere en Grekio – ĉiuj atendis tion – sed Antonio malaperis, sekvinte Kleopatran al Egiptio.

Por klarigi tian malprudentecon en Antonio, Plutarko kulpigas lian pasian amon por Kleopatra, kiu nubigis lian juĝon.