Batalo de Caiboaté

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Batalo de Caiboaté (kajboate') estis unu el la plej sangverŝaj bataloj de la Gvarania Milito, en kiu ĉirkaŭ 1.500 índiĝenoj Gvaranioj (popolo) perdis siajn vivojn luktantaj kontraŭ la armeojn de Hispanio kaj Portugalio, inkluzive la tribestro Sepé Tiaraju.

La batalo okazis en la regiono de Caiboaté Grande (Granda Kajborate'), en la urbo São Gabriel. Hodiaŭ tie estas monumento omaĝe al la vivoj perditaj en tiu batalo. Tie estas ankaŭ kruco 5 metrojn alta el prembetono kiu anstataŭis lignan krucon metitan tie de [jezuitoj]] tuj post la batalo.

Laŭ milita vidpunkto, ĝi estis masakro, ne batalo. Ĝi daŭris iom pli ol unu horo, oni supozas ke la indiĝenoj ne havis artilerion, nek eĉ pafilojn. Onidire indiĝenoj kuniĝis laŭ formo de duonluno antaŭ la portugal-hispana soldataro. Tamen, neniu scias ĉu tiu duonluno estis konkava aŭ konveksa, nek imagas ĝian celon, ĉu ili organiziĝis en trupoj, ĉu ili havis apartajn kavaliran kaj infanterian trupojn. Laŭ la granda diferenco inter la kvanto da mortintoj ambaŭflanke, ĉirkaŭ 10 homoj inter venkintoj kaj mil kvincent inter venkitoj, oni supozas ke la "armeo" indiĝena estis amaso da kamparanoj gvidata de kelkaj indiĝenoj elektitaj de jezuitoj. Inter la hispanaj soldatoj, plejmulto da ili estis volontuloj aliĝitaj ĉe la landlimo, allogitaj pro la ebleco ŝteli valoraĵojn de malamikoj. Inter portugaloj, ĉiuj estis karieraj soldatoj kaj oficiroj, servitaj de ĉirkaŭ ducent kvindek negraj sklavoj, kun naŭ artileriaj unuoj el bronzo kaj tri feraj kanonetoj. Laŭ supozoj surbaze de la malmultaj registraĵoj pri tiu batalo, artilerio protektis la antaŭeniron de infantario, dum ambaŭflanke ĉirkaŭis indiĝenojn la kavaliraro, kaj la batalo daŭris nur pro la murdemo de pluraj landlimaj volontuloj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Brasil, Assis (generalo). Batalha de Caiboaté. Porto Alegre. Ed Livraria do Globo 1957.