Batalo de Culloden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La batalo de Culloden, fare de David Morier.

La batalo de Culloden (gaelalingve Blàr Chùil Lodair), je la 16-a de aprilo 1746, estis la fina batalo inter la jakobitoj (subtenitaj de Francio) kaj la hanovra, brita monarkio. Ĝi cetere estis la lasta batalo, kiu okazis sur la insula teritorio de Britio. La batalo de Culloden estis gravega malvenko por la jakobitoj, kaj tute ruinigis la esperon, ke la Stuartoj iam reakiru la britan tronon.

La jakobitoj - plejmulte skotoj el la altlandoj - subtenis la depostulon de James Francis Edward Stuart (kromnomita la Maljuna Pretendanto) pri la trono. La reĝa armeo estis estrita de la duko de Cumberland, la pli juna filo de la reĝo Georgo la 2-a.

La sekvaĵoj de la batalo estis brutalaj, kio donis al Cumberland la kromnomon buĉisto. James Francis Edward finfine forlasis Brition kaj enloĝiĝis en Romon. Li neniam plu provis reakiri la tronon.