Batalo de Dubienka

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La batalo de Dubienka estis batalo, kiu okazis la 18-an de julio 1792 dum la pola-rusa milito 1792. 5-mila korpuso de la generalo Tadeusz Kościuszko ekipita de 24 kanonoj ekbatalis kun 25-mila rusa korpuso kun 108 kanonoj gvidata de la generalo Miĥail Kaĥovskij.

Preparado[redakti | redakti fonton]

Retiriĝanta de Volinio princo Józef Poniatowski (25 000 soldatoj kaj 42 kampaj kanonoj) transiris la riveron Okcidenta Bugo kaj la 8-an de julio haltis en Dubienka (distrikto de Chełm). Ĉi tie ricevis ordonon defendi la linion de Bug ekde Dubienka (distrikto Chełmski) ĝis Włodawa. Poniatowski decidis defendi transiron aplikante kordonan defendosistemon kaj tiucele disvastigis laŭlonge de la rivero la propran divizion kaj la divizion de Michał Wielhorski. Nur Tadeusz Kościuszko (5300 soldatoj, 24 kanonoj, en tio 10 kampaj) koncentrigis sian divizion apud Dubienka sur 3 kilometra fronto inter la vilaĝoj Wola Habowa kaj Uchańka.

Signifo[redakti | redakti fonton]

La batalo ne estis ĝis fino decidita ĉar ambaŭ flankoj konsideris sin venkintoj. Tamen la poloj dominis, ĉar efike ili kontraŭstaris al kvinoble pli granda armeo, kaŭzante al rusoj signifajn perdojn kun multe pli malgrandaj propraj perdoj kaj retiriĝante batalorde.

Poloj ŝuldis la sukceson al kampaj fortikaĵoj, kies konstrumajstro estis mem Tadeusz Kościuszko, kion li pruvis pli frue en Usono, fortikigante i.a. West Point.

La 26-an de aŭgusto 1792 aprobe por la batalo en la milito pri defendo de konstitucia libereco Kościuszko ricevis la titolon de la honora civitano de Francio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]