Batalo de Gettysburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Batalo de Gettysburg
Konflikto: Usona Enlanda Milito
Batalo de Gettysburg
Batalo de Gettysburg de gravurista firmao Currier and Ives
Daŭro: 1-a ĝis 3-a de julio, 1863
Loko: Kantono Adams, Pensilvanio, Usono
Rezulto: Venko de Usona Unio
Flankoj
Flago-de-Usono.svg Usono (Usona Unio) Konfederaciitaj Ŝtatoj de Ameriko
Komandantoj
George G. Meade Robert E. Lee
Forto
93.921 71.699
Perdoj
23.055
(3.155 mortitoj,
14.531 vunditoj,
5.369 kaptitoj/perditoj)
23.231
(4.708 mortitoj,
12.693 vunditoj,
5.830 kaptitoj/perditoj)
v  d  r
Information icon.svg

La Batalo de Gettysburg [prononcita kvazaŭ GEtisberg] (1-a ĝis 3-a de julio, 1863) estis batalo apud Gettysburg, Pensilvanio de la Kampajno Gettysburg de la Usona Enlanda Milito. Ĝi estas la batalo kun la plej multaj perdoj de tiu milito, kaj estas ofte citita kiel la turnpunkto de la milito. La armeo de major-generalo George Gordon Meade de la Usona Unio venkis atakon de la armeo de Generalo Robert E. Lee de norda Virginio de Konfederaciitaj Ŝtatoj de Ameriko. La batalo finigis la nordan invadon de la armeo de Lee.

Post lia sukceso ĉe Chancellorsville en Majo 1863, Lee estris sian armeon tra la Valo Shenandoah por sia dua invado de la Unio, esperante atingi Harrisburg, Pensilvanion aŭ eĉ Filadelfion, por influi uniajn politikistojn por rezigni subtenon por la milito. Spronite de Prezidento Abraham Lincoln, major-generalo Joseph Hooker movigis sian armeon por defendi la lokon, sed 3 tagoj antaŭ la batalo, la armeo de Meade anstataŭigis ilin.

La du armeoj ekkoliziis en Gettysburg la 1-an de julio 1860, tial Lee urĝe koncentris sian armeon tie. Malaltaj krestoj ĉe la nordokcidento de la urbo estis defenditaj unue per unia kavalerio, kiu baldaŭ estis plu armita de du korpusoj de Unia infanterio. Tamen, du grandaj konfederaciitaj korpusoj atakis ilin de la nordokcidento kaj nordo, ektrompante la rapide disvolvitajn batalliniojn de la Unio, pelante la defendintojn fuĝantajn tra la stratoj de la urbo al la montetoj apude sudaj.

Dum la dua tago de batalo, plejparte de ambaŭ armeoj kolektiĝis. La unia linio estis formita en defenda formo kiel fiŝhoko. Lee lanĉis pezan atakon ĉe la unia maldekstra flanko, kaj feroca batalado ekbruliĝis ĉe variaj lokoj tie. Ĉe la Unia dekstro, manifestacioj pligrandiĝis al plenskalaj atakoj. Trans la batalejo, malgraŭ grandaj perdoj, la uniaj defendintoj tenis siajn liniojn.

Je la tria tago de batalo, la 3-a de julio, batalado rekomencis sur Monteto Culp, kaj kalvariaj bataloj bruligis oriente kaj sude, sed la ĉefa evento estis aŭdaca infanteria atako de 12.500 konfederaciuloj kontraŭ la centro de la unia linio ĉe Tombeja Kresto. Ekatako de la Konfederacia Armeo estis forpuŝita de artileria kaj muskeda pafado rezultante de grandaj perdoj al la Konfederacia Armeo. Lee estris sian armeon al longa turmenta fuĝado al Virginio. Inter 46.000 kaj 51.000 usonanoj estis perditaj en la tri-taga batalo. Tiujare en novembro, Prezidento Lincoln uzis la dediĉan ceremonion por la Nacia Tombejo Gettysburg por honori la falintojn kaj redifini la kialon de la milito en sia historia Diskurso apud Gettysburg.

Fono kaj movado al batalo[redakti | redakti fonton]

Kampajno de Gettysburg

Ĵus post la Armeo de Norda Virginio gajnis decidegan venkon super la Armeo de la Potomako ĉe la Batalo de Chancellorsville la 30-an de aprilo ĝis la 6-an de majo 1863, Robert E. Lee decidis duan invadon de la Norda Unio. (La unua invado estis la malsukcesa Marilanda Kampajno de septembro 1862.) Tia movo estus fuŝita la Uniaj planoj por la somera kamapjn-sezono kaj eble helpus la sieĝitan konfederacian garnizonon ĉe Vicksburg. Tia venko permesus la Konfederaciuloj enspezi de la riĉaĵoj de la riĉaj nordaj farmbienoj dume dum donante al militsufera Virginio plej bezonan ripozon.

Plue, la 72000-soldata armeo [1] eble minacus Filadelfio, Baltimore, kaj Vaŝingtono, kaj eble plifortigus la kreskantan pacmovadon en la Nordo.[2]

Do, je la 3-a de juno, la armeo de Lee komencis translokiĝi norden de Fredericksburg. Por plirendimentigi liajn komandojn, Lee reorganizis liajn du grandajn korpusojn al tri novaj korpusoj.


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Busey kaj Martin, p. 260. "Engaĝita forteco" dum la komenco de batalo estis 71.699. McPherson, p. 648, taksas ke la forteco ĉe la komenco de la kampajno estis 75.000.
  2. Coddington, pp. 8-9. Eicher, p. 490.