Batalo de Keroneo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Keroneo estas antikva urbo de Grekio situa en la regiono de Beotio. Tiu urbo famiĝis por la Historio ĉar estis scenejo de bataloj decidaj por la estonteco de Ateno. Poste jam en la 1-a jarcento a.K. okazis en Keroneo la lasta de la bataloj inter la romia armeo estrata de Sulao kaj la reĝo de Ponto Eŭksino, Mitridato la 4-a.

Antaŭaĵoj de la batalo[redakti | redakti fonton]

La batalo plej fama okazinta en Keroneo estis tiu de Filipo la 2-a (Makedonio) kontraŭ la unuigitaj armeoj de la urboj de Tebo kaj Ateno, en la jaro 338 a. K.. Post tio la polisoj grekaj alianciĝis al Makedonio kiel impostopagantaj ŝtatoj, kvankam konservante sian sendependon.

Filipo de Makedonio estris ekspedicion tra grekaj teroj, cele regi ĉiujn tiujn. Kiel okazos poste ĉe aliaj multaj invadantoj, ankaŭ li admiris kaj protektis la grekan kulturon, kaj pro tio li celis submeti al si la grekojn kaj ne detrui ilin. La diversaj grekaj popoloj kaj polisoj estis dum jarojn luktante inter si por la suprema hegemonio de Grekio: tio estis taŭga situacio por la celoj de Filipo.

La unua venko de la makedona en greka teritorio okazis la 346 a. K., kiam tiu konkeris la regionon de Focido (en la centro de la greka duoninsulo). El tiam Makedonio kaj ties reĝo estis admitita en la Anfiktionio. Per sia ĵus akirita povo, Filipo dominis la aferojn de Grekio kaj ekhavis la kontrolon de la Orakolejo de Delfo, ege grava por ĉiu ajn decido ĉu milita ĉu politika.

En 338 a. K. la urboj de Tebo kaj Ateno kunfruntis; sed, antaŭ la danĝero kiun montris Filipo kaj lia granda armeo, kaj sekve la konsilojn de la granda oratoro kaj politikisto Demosteno, decidis unuiĝi kontraŭ la komuna malamiko kaj iniciatis militon. La tri armeoj luktis en la kamparo de Keroneo. La makedonia armeo havis kiel generalojn du elstarajn strategojn: Filipo kaj lia filo Aleksandro, kiu tiam estis 18jaraĝa kaj jam estris 1.800 ĉevalrajdantojn. Dekomence la venko ŝajnis foavori la grekojn, sed la makedoniestroj estis bonkvalitaj militistoj kaj Filipo sciis trompi la malamikon, kiu surpriziĝis subite el frunto kaj kun flanko senprotekta. Filipo venkis la batalon kaj poste kondutis per politika saĝeco, ĉar ne humiligis la venkitojn —ĉefe la atenanojn— kaj liberigis la prizonulojn.

Okazo de la batalo[redakti | redakti fonton]

La dekstra kaj centra flankoj de la makedonia armeo estis formata de la falango kaj la aliancanoj (amikaj grekoj) sub estrado de Filipo kaj Parmenio. La maldekstran flankon estris lia filo Aleksandro kun sia ĉevalrajdantaro de hetairoi. En la greka armeo formis la atenanoj la maldekstran flankon, kaj la tebanol la dekstran kun la Bataliono de Tebo en la pinto. Frunte al tiuj estis la ĉevalerio de Aleksandro. Filipo translokigis sian homojn kontraŭ la atenanojn kaj poste ŝajnigis retiriĝon. Tiam haltis, turniĝis kaj fruntis la persekutantojn atenajn surprize. Dum Filipo tiele manovris, lia filo lanĉis sin kontraŭ la sankta bataliono kiu estis antaŭe, venkis ilin kaj detruis la dekstran flankon de la greka armeo. La atenanoj fuĝis kaj la tebanoj estis komplete malvenkitaj.