Batalo de Leipzig

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Batalo de Leipzig
Konflikto: milito de liberiĝado
Batalo de Leipzig
La Batalo de Leipzig, pentraĵo de Vladimir Moshkov, 1815.
Daŭro: 16a ĝis 19a de oktobro 1813
Loko: Lepsiko en Saksio
Rezulto: Definitiva venko de la koalicio
Flankoj
rand Napoleona Francio
rand Varsovia Duklando
Rejna Federacio
rand Italio
rand Regno de Napolo
rand Aŭstrio
rand Prusio
rand Rusia Imperio
rand Svedio
Komandantoj
Napoleono Bonaparte
Joachim Murat
Michel Ney
Karolo Schwarzenberg
Karolo Johano
Barclay de Tolly
Gebhard von Blücher
Levin de Bennigsen
Forto
la 16an de oktobro:
190 000 soldatoj
690 pafilegoj[1]
la 16an de oktobro:
205 000 soldatoj
918 pafilegoj[2]

la 19an de oktobro:
365 000 soldatoj
1500 pafilegoj[3]

Perdoj
72 000
de tiuj:
38 000 mortintaj kaj vunditaj
30 000 kaptitaj
5 000 transkurintoj
300 pafilegoj[4][5]
52 000 mortintaj kaj vunditaj
de tiuj:
16 600 mortintaj kaj vunditaj Prusoj
14 400 mortintaj kaj vunditaj Aŭstroj
22 800 mortintaj kaj vunditaj Rusoj
200 mortintaj kaj vunditaj Svedoj[5]
v  d  r
Information icon.svg

La Batalo de Leipzigbatalo de popoloj (germane Völkerschlacht bei Leipzig) daŭris de la 16a ĝis la 19a de oktobro 1813 kaj estis la decida batalo en la milito de liberiĝado de la eŭropaj popoloj aŭ de la Napoleonaj Militoj. Batalis la trupoj de la aliancitoj Aŭstrio, Prusio, Rusia Imperio kaj Svedio kontraŭ la trupoj de la franca imperiestro Napoleono.[6]

Ĉar estis batalantaj ĉirkaŭ 600 000 soldatoj el pli ol 12 popoloj, tiu batalo estis ĝis la komenco de la 20a jarcento la plej granda en la mondhistorio. En ĉi tiu plej grava batalo de la milito de liberiĝado kontraŭ la napoleona fremdestreco, la aliancitaj, laŭnombre pli fortaj armeoj de la Aŭstroj, Prusoj, Rusoj kaj Svedoj aldonis al Napoleono la decidan malvenkon, kiu devigis lin retiriĝi el Germanio kun la resta armeo kaj sen federitoj.

En la batalo estis ĉirkaŭ 90 000 de la 600 000 soldatoj partoprenintaj aŭ mortigitaj aŭ vunditaj – sub kiuj en ambaŭ flankoj estis multaj Germanoj.

En la jaro 1913 – ekzakte cent jaroj poste – estis pretigita en Lepsiko la Monumento de la batalo de popoloj, kiu havas alton de 91 metroj. Tiu monumento estis konstruita ĉe tia loko, kie la plej akraj bataleroj okazis kaj la plej multaj soldatoj mortis.

Antaŭa historio[redakti | redakti fonton]

Post la katastrofa malvenko de Napoleono en la militiro al Rusio 1822, generalo Yorck, kiu komandis la prusan helpkorpuson, faris kun la Rusa generalo Diebitsch la 30an de decembro 1812 la konvencion de Tauroggen. Per tiu konvencio la bataloj inter Prusio kaj Rusio ekĉesis. La aŭstra helpkorpuso sub generalo Schwarzenberg faris armisticon kun la Rusoj la 30an de januaro 1813, post Aŭstrio jam antaŭe estis deklarinta al Napoleono, ke ĝi neniukaze plialtigu la fortecon de la kontingento de trupoj por Francio. La 28an de februaro, Rusio kaj Prusio subskribis kontrakton kaj deklaris militon al Francio la 16an de marto. Jam la 24an de februaro okazis tumultoj en Hamburgo kontraŭ la franca okupo; rusaj trupoj enmarŝis la 18an de marto en Hamburgon, sed ili baldaŭ devis ree malokupi la urbon. La 19an de marto la rusa caro kaj la prusa reĝo alvokis en proklamacio al la germana popolo kaj al ĉiuj princoj, ke ili aliĝu al la batalo kontraŭ Francio, kaj nuligu la Rejnan Federacion. Sole Meklenburgo sekvis al tiu alvoko, ĉiuj aliaj regantoj ankoraŭ timis Napoleonon. Aŭstrio sin tenis neŭtrale kaj klopodis esti peranto por paca solvo de la konflikto, sed klarigis, ke ĝi, se la intertraktoj fiaskus, enbatiligos militare. La 26an de aprilo, Saksio subskribis traktaton por ligo kun Aŭstrio.

La 29an kaj 30an de aprilo transpasis la francaj trupoj la riveron Saale ĉe Merseburg kaj Weißenfels. Ili havis tiam pli ol 150 000 soldatoj. Kontraŭ ili nur staris je tia tempo 43 000 Prusoj kaj 58 000 Rusoj. Post la batalo ĉe Möckern la Saksa reĝo ŝanĝis la flankojn kaj iĝis sia armeo disponebla por Napoleono. En la sekvaj bataloj ambaŭ flankoj havis gravajn perdojn. La 4an de junio estis kontraktita armistico, Rusaj kaj Prusaj trupoj retiriĝis al Silezio. Aŭstrio faris la 24an de junio ligon kun Rusio kaj Prusio, kiu sed nur tiam estu valida, kiam la intertraktoj kun Napoleono fiaskus. Por pluaj intertraktoj la Aŭstra kanceliero Metternich la 26an de junio renkontiĝis kun Napoleono en Dresdeno, la armistico estis plilongigita ĝis la 10a de aŭgusto. La 10an de aŭgusto Aŭstrio rompis la intertraktojn, ĉar oni ne povis interkonsentiĝi kaj ĉar Napoleono evidente nur volis gajni tempon. La 12an de aŭgusto sekvis la deklaracio de milito de Aŭstrio al Francio. La armeo de la koalicio estis transpasinta la Odron kaj ree aliĝis al milito. Ambaŭ flankoj estis uzintaj la armisticon por rekruti soldatojn kaj fari plifortigadojn. Napoleono havis ĉi tie pli ol 442 000 soldatoj, de kiuj 40 000 soldatoj estis kavalerianoj. Kontraŭ li staris 184 000 Rusoj, 160 000 Prusoj, 127 000 Aŭstroj, 23 000 Svedoj, 6000 Meklenburganoj, kaj pluaj 9000 soldatoj el la restaj germanaj ŝtatoj, ĉefe la “KGL” el la eksa elektoprinclando Brunsvigo-Luneburgo, kiu estis en unu persona unio kun Britio. En la okazado de la milito sekvis pluaj plifortigoj. La hansana legio estis jam formiĝinta en majo.

Tri armeoj estis formitaj el la trupoj de la koalicio. La Bohema armeo sub la Aŭstra generalo Schwarzenberg konsistigis el 127 000 Aŭstroj, al kiuj plie venis 82 000 Rusoj kaj 45  Prusoj. La Silezia armeo sub la prusa generalo Blücher konsistigis el 66 000 Rusoj kaj 38  Prusoj. La “norda armeo” sub la sveda kronprinco Bernadotte konsistigis el 73 000 Prusoj, 29 000 Rusoj kaj 23 000 Svedoj.[7]

La malvenkoj de la francaj trupoj en aŭgusto kaj septembro igis Napoleonon retiriĝi el Dresdeno kaj unuigi sian armeon la 14an de oktobro ĉirkaŭ Lepsiko, al kiu nun ankaŭ la armeoj de la aliancitoj koncentre sin almovadis.

Rajdistbatalo ĉe Liebertwolkwitz la 14an de oktobro enkondukis la grandajn batalojn de la sekvantaj tagoj. La feliĉa rezultaĵo por la aliancitoj el la rajdistbatalo vidiĝis kiel bona signo. Napoleono serĉis batalon por decidi la militon. Li havis kun la gardistaroj kaj ok korpusoj 210 000 soldatoj, el kiuj 14 000 estis rajdistoj kaj 7000 pafilegoj, disponeblaj. Pro la mankaj informacioj li dubis, ke la tuta Bohema kaj la tuta Sileza armeo estu ĉeestantaj, ĉar li unue ankoraŭ ne kredis, ke Aŭstrio estu partoprenanta, kaj due ĉar li kredis, ke la Sileza armeo estu plue en la nordo.

Sinsekvo de batalo[redakti | redakti fonton]

Unua tago (16a de oktobro)[redakti | redakti fonton]

La 15an de oktobro enpoziciigis Napoleono kun 110 000 soldatoj la plej grandan parton de siaj trupoj sude de Lepsiko, de Connewitz kaj Markkleeberg ĉe la rivero Pleiße preter Wachau kaj Liebertwolkwitz ĝis Holzhausen. Generalo Henri-Gratien Bertrand staris ĉe Lindenau flankinte, al la ŝoseo okcidante, en la nordo de Lepsiko estis marŝalo Marmont kaj Michel Ney. La aliancitoj unue nur havis 200 000 soldatojn, ĉar la korpusoj de Colloredo-Mansfeld kaj Levin de Benningsen ankoraŭ estis en la anmarŝado kaj la kronprinco de Svedio la “nordan armeon” ankoraŭ retenis. La ĉefa amaso formis la Bohema armeo sub Karolo Schwarzenberg kun 130 000 soldatoj, kiuj antaŭeniris ĉi tien kaj akompanis la caron Aleksandron la 1an de Rusio kaj reĝon Frederikon Vilhelmon la 3an de Prusio.

La plano de Schwarzenberg estis, ke, dum Gyulai ekiris kun 20 000 soldatoj al Lindenau kaj Blüchner de Schkeuditz al Lepsiko, li mem antaŭenpenetru kun la ĉefa potenco al la marĉa malaltaĵo inter Elster kaj Pleiße al Connewitz, ĉirkaŭiri la dekstran alon de la Francoj kaj konkeri Lepsikon tra la plej mallonga vojo.

Post la protesto de caro Aleksandro pro la malfacila grundo, Schwarzenberg transdonis la plenumadon de sia plano al la 35 000 Aŭstroj sub Merveldt kaj princo Friedrich la 4a de Hesio-Homburg. La korpusoj de Johano de Klenau, Ludoviko Sayn-Wittgenstein kaj Friedrich de Kleist sub la ĉefkomando de Barclay de Tolly estu atakantaj la Francojn en la fronto kaj puŝu ilin al Lepsiko. Tiel la Bohema armeo estis dividita en tri, per riveroj kaj marĉoj disigitaj, batalkampoj.

Ankoraŭ antaŭ la mateniĝo de la 16a de oktobro la armeo de Barclay ekmovis kaj komencis ĉirkaŭ je la 9a pafi per pafilego. Mallonge poste la sturmkolonoj agis kontraŭ la franca okupo. Kleist forŝiris la urbon Markkleeberg el la manoj de Józef Antoni Poniatowski; kvarfoje li estis forpuŝita, kvarfoje li estis reokupinta ĝin kaj devis defendi ĝin kun klopodo. Ankaŭ Wachau, kie Napoleono mem estis komandinta, estis konkerita per Prusoj kaj Rusoj sub la princo Eugen de Virtembergo, sed ĝi ree devis esti forlasita pro la plej gravaj perdoj per la supera Franca artilerio. Ankaŭ ne sukcesis al Gortschakow kaj Klenau la konkerado de Liebertwolkwitz. Ili ankaŭ perdis la montopinton; la tuta linio de la aliancitoj estis per bataleroj tiel malfortigita, ke ĝi apenaŭ defendis sian okupon. Ankaŭ la operacioj de la Aŭstroj ĉe Connewitz ne havis sukceson. Poste, posttagmeze, Schwarzenberg rapidiris kun sia korpuso Hesio-Homburg al Barclay por helpi al li.

Mapo de la batalkampo la 16an de oktobro
  • ██ Napoleona Armeoj
  • ██ Aliancita Armeoj

Napoleono, kiu estis enkuraĝigita per la ĝistempa sinsekvo de la batalo, decidis nun transiri al la atakon mem. Je la 3a posttagmeze provis 8000 Francaj rajdistoj disrompi la centron de la aliancitoj ĉe Wachau. Ili aliris al la monteto, sur kiu la monarĥoj kaj Schwarzenberg estis. Sed la rajdistoj povis esti rebatitaj per la Rusa infanterio kaj per la rajdistaro aliancita, kiu alrapidiris por helpi. Dua atako de la Franca infanterio, de la Korpuso Lauriston, sur Güldengossa ankaŭ ne sukcesis. Ankaŭ Napoleono ne povis elsendi freŝajn trupojn en la ardon, kaj la nokto estis finiginta la batalerojn. La atako de la aliancitoj al la kontraŭa okupo estis, kun perdo de 20 000 soldatoj da mortintoj kaj vunditoj, malsukcesa.

La mallaŭta atako de Gyulay al Lindenau estis barita de Bertrand intertempe. Decidan gajnon sed havis la ago de la Sileza armeo. Sen atendi je la norda armeo, estis Blüchner laŭkomande, ke li kunagu la komunan atakon al Lepsiko, ekiranta. Ĉe Wiederitzsch kaj Möckern oni akre kontraŭstaris je li. Apud la unua vilaĝo staris Jan Henryk Dąbrowski kun malforta divizio, per kiu Alexandre Andrault de Langeron estis la tutan tagon firmtenita. Ĉe la lasta vilaĝo staris Marmont kun 17 000 soldatoj, kiu ĵus estis ricevinta la komandon, iri al Wachau por helpi tie, kaj tial jam estis abandoninta sian antaŭe havintan, pli bonan okupon plue nordan. Kiam li eksciis, ke la malamiko estis venonta, li decidis atendi ties atakon, kaj petis marŝalon Ney je sia subteno.

Generalo Yorck de la aliancitoj direktis la atakon de la korpuso, kiu havis ĉirkaŭan fortecon de 20 000 soldatoj, kontraŭ la per sia pozicio kiel natura fuorto efikinta vilaĝo Möckern, kiu post pliaj nesukcesaj atakoj kun perdo de 7000 soldatoj estis konkerita. Post la korpusoj de Marmont estis eliminata marŝalo Ney ankoraŭ en la vojo por helpi al Marmont, sin turnis, sed venis ankaŭ tro malfrue por la enbataligo ĉe Wachau.

La venko de Yorck ĉe Möckern estis rompinta la Francan okupon en la nordo de Lepsiko, forŝirinta la per Napoleono esperitan venkon ĉe Wachau, ke li baris du Francajn korpusojn, tie kontraŭagi je la aliancita Bohema armeo per freŝaj fortoj.

Dua tago (17a de oktobro)[redakti | redakti fonton]

La 17an de oktobro, dimanĉo, estis precipe silenta. Estis paŭzo en batalo, nur en la nordo konkeris Blücher la lokojn Eutritzsch kaj Gohlis kaj antaŭenpenetris dense ĝis la limo de Lepsiko. La aliancitoj faris je la 2a horo en la vilaĝo Sestewitz militan koncilion; oni decidis, ataki la venontan matenon je la 7a.

Ĉar Napoleono estis batalakiranta nenian decidan venkon kaj ĉar li ne povis bari la aliancitojn, post la alveno de 100 000 soldatoj da plifortigo renovigi la atakon, dum li mem nur ankoraŭ atendis la korpuson Reynier de Düben, li estu malokupadita sian okupadon ĉe Lepsiko, kiu estis iĝanta netenebla, kaj aliloke rekomencinta la batalon. Pro politikaj respektemoj li ne faris tiun; li esperis, ke lia parenceco kun Francisko la 1-a, kiu estis lia bopatro, estus helpo. Per generalo Merveldt, kiu estis kaptita ĉe Connewitz, li lasis la 17an de oktobro oferdoni armisticon al la monarĥoj sub kondiĉoj, kiuj estus aldonintaj al li pacon jam en aŭgusto. Sed nun la aliancitoj ne reagis je tiu armistico kaj ne almenaŭ donis al Napoleono respondon.

Tria tago (18a de oktobro)[redakti | redakti fonton]

Mapo de la batalkampo la 18an de oktobro:
  • ██ Napoleonaj Armeoj
  • ██ Aliancitaj Armeoj
Napoleon kaj Poniatowski ĉe Leipzig. Pentraĵo de Janvier Suchodolski (1797–1875)

La 18an de oktobro je la 2a matene, Napoleono abandonis la maljunan, pro sia larĝeco ne pli longe defendebla pozicio kaj iradis ĉirkaŭ unu horon da vojo ree pli proksime al Lepsiko. La dekstra flanko sub Poniatowski staris ĉe la Pleiße de Connewitz ĝis Dölitz, la centro formis ĉe Probstheida konveksan angulon, la maldekstra flanko etendiĝis ĝis la rivereto Parthe kaj estis fleksita al la enbuŝiĝo de la Parthe en la riveron Pleiße en la nordo de Lepsiko. La nova pozicio estis - kvar horojn kaj nur okupita per 150 000 soldatoj - almenaŭ sufiĉe forta por defendi la atakon de la aliancitoj, kiuj estis fortiĝintaj per 300 000 infanterianoj kaj per 1400 pafilegoj.

Tamen, ankaŭ la 18an de oktobro la batalo estis akra kaj ne ĉie la aliancitoj estis venkintaj, ĉar Napoleono defendis sian pozicion de la tabakmuelejo ĉe Stötteritz pli forte kaj pli longe ol estis necesa por la nura defendo de la retiriĝo. La atakaj kolonoj de la aliancitoj moviĝis nur iom post iom, parte tre malfrue, por ke la atako ne povis okazi tuj kun ĉia potenco. Je la maldekstra flanko la Aŭstroj sub Hesio-Homburg atakis la poziciojn de la Francoj dekstre de la Pleiße en Dölitz kaj Lößnig, kiuj sed ne povis esti kaptitaj. Ankaŭ Probstheida estis defendita per la Francoj sub la persona prezido de Napoleono kontraŭ la sturmprovo de la kolono de Barclay.

Sed la dekstra flanko de la Bohema armeo sub Benningsen unue posttagmeze enbataligis. Li konkeris Zuckelhausen, Holzhausen kaj Paunsdorf, post kiu 3000 ĝis 4000 Saksoj kaj 500 virtembergaj rajdistoj sub generalo de Normann transkuris al la alia batalinta flanko. Ĉe la sturmo de Paunsdorf jam kunagis Bülow kaj Wintzingerode de la norda armeo, kiuj malgraŭ la rifuzo de Bernadotte estis alvenintaj. Langeron kaj Sacken de la Sileza armeo konkeris Schönefeld kaj Gohlis, kaj kiam la nokto komencis, la Francoj en la oriento kaj nordo de Lepsiko estis reirintaj kvaronan horon plue al Lepsiko. Se Gyulay estus okupinta kun sufiĉe da trupoj la pasejon de Lindenau, tiam estus la ringo ĉirkaŭ Napoleono fermita kaj la retiriĝo estus ne ebla por li. Dume Schwarzenberg havis pripensojn, devigi la ankoraŭ timitan kontraŭulon al batalo de senespereco, kaj Gyulay ricevis la komandon, nur rigardadi la malamikon kaj eviti la atakon ĉe Pegau. Tio okazis, kaj tiel Bertrand povis iri la straton al Weißenfels senprobleme, kien ekde tagmezo ĉe la trajno la veturiloj kun vunditoj kaj la artileriaro sekvis al li. En la nokto ekis la elmarŝo de la armeo mem, la gardistaroj, la rajdistaro, la korpuso Claude Victor-Perrin kaj Charles Pierre François Augereau, dum Jacques MacDonald, Ney kaj Alexandre-Jacques-Bernard Law de Lauriston estu defendintaj la urbon kaj sekurigintaj la retiriĝon; ĉiuj lokoj ekster Lepsiko estis malokupitaj.

Retiriĝo de la Francoj[redakti | redakti fonton]

Napoleono estis, malvenkon evidente ne enkalkulinte, farinta nur almenaŭ sufiĉajn preparojn por retiriĝo. Tial li procedis nur iom post iom, ankaŭ ĉar nur unu strato estis preta por iri sur ĝi al Weißenfels. Dume estis malakceptita la propono de caro Aleksandro, transpasi la riveron Pleiße kun unu parto de la armeoj kaj bloki tiun straton. Ankaŭ ne akceptita estis la propono de Blüchner, persekuti la malamikon kun rajdistaro da 20 000 soldatoj. Oni prepariĝis por nova batalo la 19an de oktobro. Post la matena nebulo dissolviĝis kaj la Franca retiriĝo montriĝis, oni komencis kun la sturmo de Lepsiko. La Franca armeo retiris trorapidinte al la Ranstädt-pordego, unu el la Lepsikaj urbpordegoj, kaj Napoleono mem nur kun klopodego povis atingi la straton Ranstädter Steinweg. Dume la Rusa truparo sub la komando de Langero kaj Sacken estis konkerinta la antaŭurbon Hallesche Vorstadt, Bülow estis konkerinta la antaŭurbon Grimmaische Vorstadt; ĉi tie la kenigsberga landdefenda bataliono sub majoro Friccius unue povis eniri en la urbon; alia Lepsika pordego, la Peterstor en la Sudo estis kaptita per Bennigsen. Poste la Elster-ponto antaŭ la Ranstädt-portego, sur kiu la retiriĝo okazis, estis eksplodigita, la defendantoj ne plu povis koordini. Multoj mortis fuĝinte, ankaŭ marŝalo Poniatowski; alioj devis kapitulaci kaj iĝis mitilaj kaptitoj.

Sekvoj[redakti | redakti fonton]

Idealigita bildo de la enirado de la aliancitaj militestroj la 19an de oktobro ĉe la Lepsika foiro
Lepsiko de Sudo, la 19an de oktobro

Post la retiriĝo de la Franca armeo, baldaŭ ankaŭ venis la caro de Rusio, la reĝo de Prusio kaj la kronprinco de Svedio al la urbo. La ĝenerala jubilado forgesigis por iom da tempo la suferon, kiu estis kaŭzita per la granda nombro da vunditoj kaj malsanoj en la urbo. La tritaga batalo estis finiĝinta kun akrega perdo je ambaŭ flankoj: La Prusoj havis 16 000 soldatoj kaj 600 oficiroj vunditaj aŭ mortintaj, la imperia Rusa armeo 21 000 soldatoj kaj 860 oficiroj, la Aŭstroj 14 000 soldatoj kaj 400 oficiroj. Je la Franca flanko estis mortintaj aŭ vunditaj 38 000 soldatoj kaj 15 000 Francoj estis kaptitaj. Ili perdis 300 pafilegojn kaj forlasis 23 000 soldatojn vunditajn en lazaretoj. Multaj da la vunditaj soldatoj de ambaŭ flankoj mortis en la sekvaj tagoj pro siaj vundoj, mankaj kuracistaj terapioj kaj pro la nesufiĉaj higienaj operacioj. Post la batalo furiozis tifo-epidemio en Lepsiko, pro kiu multaj vunditoj kaj Lepsikaj loĝantoj mortis.

Per la batalo estis la ambicioj de Napoleono havi potencon en germanaj regionoj fiaskinta finfine. Nur 100 000 soldatoj retiriĝis kun li el Germanio. Pluaj 80 000 Francoj estis kiel fortoj de garnizono kaptitaj en citadeloj kaj tial ankaŭ perditaj.[8] La reĝlandoj Bavario kaj Saksio estis ŝanĝintaj la flankojn je la lasta minuto kaj tiel ankaŭ estis kiel aliancitoj de Napoleono perditaj. Ankaŭ Svisio permesis al la aliancitaj armeoj liberan pasaĝon. En tia momento, kiam la Franca Imperio statis en senordo, princo Metternich oferdonis al Napoleono pactraktaton sub malakraj cirkonstancoj , kiu ne estus forminta la teritorion Francan. Sed Napoleono ne akceptis la traktaton ne forkonsentinte la cirkonstancojn. Je la komenco de la jaro 1814 ekis la aliancita ofensivo al Francio, kiu finfine estu finiginta la regadon de Napoleono.

Germana memoro al la batalo[redakti | redakti fonton]

Je la unua datreveno de la batalo okazis malcentraj festoj ĉe multaj lokoj en Germanio. Ernst Moritz Arndt estis tial kunrespondeca por tiaj festoj, ĉar li en sia verko publikigita septembre 1814 Ein Wort über die Feier der Leipziger Schlacht (eo. Unu vorto pri la festo de la Lepsika batalo) postulis teutsche Nationalfeste (eo. Germanajn Naciajn Festojn).

La festoj mem montriĝis je multaj lokoj kiel miksado el tradicia nacia festo, eklezia festo kaj adopto de nacia festtago en Francio kaj Usono: Procesioj, publikaj paroladoj, ofte kun patriotaj enhavoj, pafoj de saluto, tendofajro, la sekvan tagon diservo kaj vespere balo aŭ dancfesto. La festoj estis teme ofte rilatita al la naturo kaj historio de Germanio, havis religiajn etosojn kaj estis direktitaj per fortaj kontraŭ-francaj sentoj. La Vartburga festo 1817 estis nur unu varianto de tiuj festoj.

En la Germanaj ŝtatoj la 18a de oktobro estis festita por longa tempo kiel komenco de renaskiĝo. Multaj memorŝtonoj signifas la plej pensindajn lokojn de la batalo, tiel la gisfera Spitzsäule (ekde 1847) sur la holmo de monarĥo, la monumento de Schwarzenberg (kubo el ŝtono ne malproksime de Meusdorf), la Napoleona ŝtono ne malproksima de Thon-monto, la tiel nomataj Apel-ŝtonoj kaj pluaj en la urbo konstruitaj monumentoj precipe memorante je la aliancitaj trupoj.

En la jaro 1814 en Lepsiko estis starigita klubo por festi la 19an de oktobro. Tiu volis teni la memoron al la batalo laŭeble devote al la posteularo kaj provis, kolekti ĉiujn skribaĵojn kaj dokumentojn pri la batalo. En 1863 oni festis la 50-fojan datrevenon de la batalo tre festa, mallonge antaŭ la okazaĵoj de 1866 kaj 1871, kiuj la memoron al la batalo de Lepsiko estis repremontaj iomete. En tiu kunteksto la Lepsika skribanto Theodor Apel lasis en la jaroj 1861 ĝis 1864 el la propraj iloj en la regiono ĉirkaŭ Lepsiko 44 ŝtonoj starigi al la signifo de la sinsekvo de la batalo (la tiel nomataj Apel-ŝtonoj). Ses pluaj poste estis el privata mano, el propra fondaĵo de Apel kaj de kluboj starigitaj. En 1875 nova korveto de la Germana marino honorante la batalon Lepsikan estis nomata Leipzig. En 1913 estis inaŭguritaj la Monumento de la batalo de popoloj kaj la Rusa memorpreĝejo kiel memoro. Krome ekzistas pliaj muzeoj en Lepsiko kaj la regiono, kiuj temas la batalon kaj la vivkondiĉojn de tiu tempo, ekzemple la stanfigurmuzeo en la pordego-domo Dölitz, la sanitara kaj lazareta muzeo Seifertshain, la Körner-domo Großzschocher, la memordomo Liebertwolkwitz kaj la regiona muzeo en la pordego-domo Markkleeberg.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Peter Hofschröer: Leipzig 1813: the battle of the nations, 1993, paĝo 72. La malgajnoj en la bataleroj de la 14a de oktobro estas ne enkalkulitaj ĉi tie, ĉar por tiuj neniaj certaj fontoj estas disponeblaj.
  2. Peter Hofschröer: Leipzig 1813: the battle of the nations, 1993, paĝo 71. La tuta forteco de la aliancitaj fortoj la unuan tagon de la batalo estis dispartigita en 202 batalionoj kaj 348 eskadronoj.
  3. Russell Frank Weigley: The age of battles: the quest for decisive warfare from Breitenfeld to Waterloo. 2004, paĝo 480.
  4. Christopher Clark: Preußen – Aufstieg und Niedergang 1600–1947. 1a eldono, editejo Phanteon, 2008, paĝo 429.
  5. 5,0 5,1 Russell Frank Weigley: The age of battles: the quest for decisive warfare from Breitenfeld to Waterloo. 2004, paĝo 482.
  6. Die Schlacht bei Leipzig am 16., 17., 18. und 19. Oktober 1813 en R. Braeuner: Geschichte der preußischen Landwehr. Historische Darstellung und Beleuchtung ihrer Vorgeschichte, Errichtung und späteren Organisation. volumo 1, Berlino 1863, paĝo 273–293.
  7. Georges Lefebvre: Napoleon, paĝo 535.
  8. Albert Sidney Britt, Thomas E. Griess: The wars of Napoleon. Square One Publishers, Garden City Park, NY 2003, ISBN 0-7570-0154-8, paĝo 145.