Batalo de Madrido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Batalo de Madrid)
Batalo de Madrido
Konflikto: Hispana Enlanda Milito
Maŝinpafilejo en la Okcidenta Parko, ĉe la fronto dum la batalo de Madrido
sieĝobatalo
Daŭro:
Loko: Madrido kaj la provinco
Rezulto: Strategia respublika venko.
Flankoj
Dua Hispana Respubliko
Internaciaj Brigadoj
Stariĝitaj fortoj
Komandantoj
José Miaja Emilio Mola
Perdoj
10.000 mortintoj aŭ vunditoj 5.000-10.000 mortintoj aŭ vunditoj
vdr

La Batalo de Madrido estas la militista epizodaro okazinta ĉe Madrido dum la Hispana Enlanda Milito.

La armea puĉo kontraŭ la registaro de la 2a Respubliko en julio de 1936 ne triumfis en Madrido. La puĉistoj rifuĝiĝis en la Kazerno de la Monto kaj estis venkitaj la 20an de julio. La batalo daŭris per aliaj ĉirkaŭaj bataloj kiel Guadalajara kaj Brunete, per iaj venkoj por la respublika flanko, sed fine la urbo estis konkerita en 1939 fare de la frankisma flanko.

Post la malsukceso de la puĉo, la insurekciintoj planis rapidan operacion por fini la militon per la konkero de Madrido. La ĉefa agado estus atako de la armeo de la generalo Mola kontraŭ la ĉefurbo el nordo. Tamen, la organizado de milicoj en Madrido rezitis kontraŭ tiu atako en la sierra de Guadarrama kaj poste oni stabiligis la fronton en tiu zono.

Dume la armeo de Maroko, kiu estis okupinta la okcidentan zonon de Andaluzio kaj Ekstremaduro trafis malmultan reziston inter la kamparanaj respublikaj milicanoj netrejnitaj kaj direktis sin al Madrido je kies ĉirkaŭurbo alvenis la 18an de oktobro, laŭ estro de la generalo Varela. Antaŭ tiu minaco la 6an de novembro la registaro de la Respubliko forlasis la urbon kaj translokiĝis al Valencio, dum defendis la ĉefurbon la Junta de Defensa de Madrid, kiu enhavis reprezentantojn de la diversaj politikaj tendencoj kiuj defendis la Respublikon, sub estro de la generalo Miaja [mjAĥa]. Miaja kaj la ĉefstabano koronelo Rojo, planis la defendon de Madrido kiu malpermesis la rapidan falon de la ĉefurbo.

La suda armeo el Ekstremaduro, sub estro unue de la generalo Yagüe kaj poste de Varela, perdis taŭgan oportunon dum la konkero de la Alcázar de Toledo, kie rezistis la puĉa koronelo Moscardó, fortifikita antaŭ neordigita sieĝo fare de respublikaj trupoj. Tiu prokrasto, ege politika dum la ascendo de la generalo Franco inter ties eventualaj rivaloj, avantaĝigis la defendontojn de Madrido, kiuj sukcesis organizi defendon spite malvenka etoso kaj venigis trupojn de la anarkiista armeo kiu kontrolis Aragonon sun la estrado de Buenaventura Durruti. La planoj de Varela klopodis konkeri Madridon el ebena sudokcidento, dum tiuj de Mola preferis atakon tra Guadarrama kaj antaŭeniri al la ĉefurbo el nordo.

Defendaj kabanetoj ĉe la valo de la rivero Manzanares, Madrido

La rivero Manzanares estus la natura kavaĵo kie la atakantoj perdis sian esperon de rapida konkero. Pro malkunordigo respublika, la frankistoj trapasis la riveron ĉe la Universitata Urbo, tamen antaŭe la respublikanoj fortifikiĝis kaj povis rezisti dum pli da du jaroj sub malfacilegaj kondiĉoj. Pli sude la ĵus organizita Popola Armeo de la Respubliko okupis la valon kaj fortifikiĝis ĉe la maldekstra marĝeno, kie haltigis efike la dekstran flankon de la frankista atako. Aktuale ankoraŭ konserviĝas tiu defenda konstruaĵaro, probable la plej grava kaj plej bone konservata el la konflikto.

Al la defendantoj (majoritate socialistoj, komunistoj kaj anarkiistoj) unuiĝis la membroj de la Internaciaj Brigadoj, kio plifortigis la defendon kaj permesis ke Madrido, iĝinta simbolo de rezisto kontraŭ la insurekcio (¡No pasarán!), pluis en manoj de la Respubliko dum la resto de la milito. Miloj de madridanoj helpis la milicanojn per elfosado de tranĉeoj, instalante kuracejojn, manĝejojn ktp.

Dum 1937, okazis klopodoj ĉirkaŭi Madridon, evitante la rektan atakon al la urbo: bataloj de la rivero Jarama (unu el la plej sangigaj de la milito) kaj Guadalajara (kie partoprenis itala armeo), kiuj ne atingis siajn celojn. La frankisma malsukceso antaŭ Madrido permesis la pludaŭron de la konflikto, kiu daŭris ĝis 1939.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]