Batalo de Monte Cassino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Batalo de Monte Cassino (konata ankaŭ kiel la batalo pri Romo) – fakte kvar bataloj de aliancaj armeoj kontraŭ germanoj, kiuj okazis en 1944 en regiono de la monaĥejo Montekasino. La batalo estas agnoskata unu el la plej akraj (krom batalo ĉe Stalingrado, batalo ĉe Kursko, T-Tago kaj la ribelo de Varsovio) dum la dua mondmilito. Brita historiisto Matthew Parker skribis: La batalo pri Cassino – la plej granda landa batalo en Eŭropo – estis la plej peza kaj sanga inter bataloj de okcidentaj aliancanoj kontraŭ la germana Wehrmacht sur ĉiuj frontoj de la dua mondmilito. La germana flanko komparis ĝin mallaŭde kun Stalingrado.

Post sukcesaj alterigadoj de aliancanoj en Kalabrio, Taranto kaj Salerno komence de septembro 1943 kaj post kapitulaco de Italio sammonate, germanaj fortoj komencis malrapide retiriĝi al norda direkto. Lerte komandataj germanaj armeoj, baziĝante sin sur du improvizaj defend-linioj, sukcese malfruigis ofensivon de aliancanoj, preparante samtempe Linion de Gustav – forte fortikigita kaj malfacile konkerebla zono de defendaj fortikaĵoj trapasantaj tra la malplej larĝa loko de la Itala duoninsulo. Feldmarŝalo de Luftwaffe Albert Kesselring, al kiu oni la 6-an de novembro 1943 donis komandadon de ĉiuj germanaj fortoj en Italio, promesis al Hitler konservi la linion dum almenaŭ ses monatoj.

Lokitaj sur fortaj defendaj pozicioj, en teritorio klare favoranta al defendantoj kaj en kiu oni ne povis utiligi kirasitajn fortojn, la armeoj de generaloj Heinrich von Vietinghoff kaj Fridolin von Senger sen peno defendis seriojn da atakoj de aliancaj armeoj de januaro ĝis majo de 1944. Finfine la germanaj linioj estis rompitaj la 18-an de majo egale danke al atakoj de Franca Ekspedicia Korpuso, la 2-a Pola Korpuso kaj la brita 78-a Divizio, kaj malfortigo de fortoj kaj rimedoj de la 10-a germana armeo, kiu ĉi tiun tagon komencis retirigi siajn frontajn taĉmentojn.

Operaco Honker[redakti | redakti fonton]

Antaŭ ol novzelandanoj kaj baratanoj malvenkis sian duan atakon generalo Alexander konkludis, ke izolaj kuratakoj de unuopaj brigadoj kaj divizioj nenion donos kaj komencis plani multe pli larĝajn ofensivojn, kio permesus fine trarompi la Linion de Gustav kaj malfermi la vojon al Romo. Ĉefa atakforto de la kvara atako (operaco "Honker", de la 11–a ĝis la 19-a de majo) estus la 2-a Pola Korpuso komandata de generalo Władysław Anders. Kaŝnomo de la operaco devenas de la angla vorto "honk", kiu signifas krion de sovaĝaj anseroj. "Honker" estas io aŭ iu eliganta tiajn sonojn.

La 24-an de marto komandanto de la 8-a Armeo generalo Oliver Leese proponis al ĉefkomandanto de la 2-a Pola Korpuso konkeron de Monte Cassino. Post mallonga pripenso generalo Anders akceptis la proponon, ĉar li opiniis, ke sturmo kontraŭ la monaĥejo Montekasino sukcesigos la polan aferon kaj mallaŭtigos sovetan propagandon ke poloj evitas batalon kun germanoj, kaj la 8-an de aprilo, dum oficira kunveno en Cantalupo informis ĉefojn de grandaj unuoj de la Korpuso pri tio, kiuj taskoj estas antaŭ ili. Oni komencis planadon kaj preparon al la batalo.

La 11-an de majo estis legita al soldatoj de la 2-a Korpuso la ordono de la ĉefkomandanto:

Soldatoj! Amataj miaj Fratoj kaj Infanoj. Momento de la batalo alvenis. Longe ni atendis la momenton de revenĝo kaj venĝo super nia eterna malamiko. Krom ni batalos britaj, usonaj, kanadaj, novzelandaj divizioj kune kun francoj, italoj kaj barataj divizioj. La tasko, kiun ni havas, famigos en la tuta mondo nomon de la pola soldato. En tiuj ĉi momentoj estos kune kun ni pensoj kaj koroj de la tuta Nacio, subtenos nin spiritoj de mortfalintaj niaj armil-kamaradoj. La leono ekloĝu en via koro.

Soldatoj – pro bandita atako de germanoj kontraŭ Pollando, pri dispartigo de Pollando kune kun bolŝevikoj, pro miloj da ruinigitaj urboj kaj vilaĝoj, pro murdoj kaj torturoj de centoj da miloj de niaj gefratoj, pro milionoj de deportitaj poloj kiel sklavoj al Germanio, pro mizero kaj malfeliĉo de la Lando, pro niaj suferoj kaj ekzilo – kun la kredo al justeco de la Dia Providenco ni iras antaŭen kun la sankta devizo en niaj koroj Dio, Honoro kaj la Patrujo.

— Generalo de divizio Władysław Anders

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Władysław Anders: Bez ostatniego rozdziału: Wspomnienia z lat 1939–1945 (Sen la lasta ĉapitro. Rememoroj el la jaroj 1939-1945), Gryf Publishers, Ltd, Londono 1959
  • Martin Blumenson: Salerno to Cassino. Washington, D.C.: The National Historical Society, 1993, serio: United States Army in World War II: The Mediterranean Theater of Operations.
  • Peter Caddick-Adams: Monte Cassino: Ten Armies in Hell, Oxford University Press, Novjorko]] 2013. ISBN 978-0-19-997464-1.
  • Norman Davies: Enkonduko en: Melchior Wańkowicz, Bitwa o Monte Cassino (Batalo de Monte Cassino), Wydawnictwo Prószyński i S-ka, Warszawa 2009. ISBN 978-83-7648-106-7.
  • Ernest F. Fisher Jr.: Cassino to the Alps. Washington, D.C.: The National Historical Society, 1993, serio: United States Army in World War II: The Mediterranean Theater of Operations.
  • Mathew Parker: Monte Cassino: Opowieść o najbardziej zaciętej bitwie II wojny światowej (Monte Cassino. Rakonto pri la plej persista batalo de la dua mondmilito), tradukis Robert Bartołd, Dom Wydawniczy Rebis, Poznań 2005. ISBN 83-7301-615-5

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]