Batalo de Morgarten

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Batalo de Morgarten laŭ ilustraĵo de la Berna Kroniko

La Batalo de Morgarten la 15-an de novembro 1315 ĉe la pasejo Morgarten en Oberägeri, Kantono Zugo, estis batalo inter la Habsburgoj kaj la tri prakantonoj de la Svisa Ĵurkomunumo.

Antaŭhistorio de la batalo[redakti | redakti fonton]

Pri la antaŭhistorio de la batalo ekzistas tri malsamaj teorioj, pri kiuj la historiistoj ĝis hodiaŭ ne interkonsentis.

Habsburgaj potencpostuloj[redakti | redakti fonton]

La teorio de la habsburgaj potencpostuloj eliras de la hipotezo, ke la Svisa Ĵurkomunumo estiĝis pro la luktoj de la svisaj prakantonoj kontraŭ la kreskanta potenco de la nobela familio de la Habsburgoj. Sur la fono de tiu teorio baziĝas cetere la legendo de Wilhelm Tell de Friedrich Schiller. La Habsburgoj laŭ tiu hipotezo provis krei en la centro de Svislando kadre de la Sankta Romia Imperio teritorie kompaktan regnon kontrolante la Montpasejon Sankt-Gotardo.

Loka limkverelo[redakti | redakti fonton]

Alia hipotezo pretendas, ke la kialo de la batalo estis limkverelo inter la Monaĥejo Einsiedeln kaj la kamparanoj de Ŝvico, kiu alproprigis al si pro sia kreskanta loĝantaro terenojn en la montraj praarbaroj, kiuj apartenis al la abatejo, senarbarigis kaj ekpaŝtis ilin. La abato de Einsiedeln plendis kontraŭ la ŝvicaj kamparanoj ĉe la abato de Konstanco, kiu punis ilin per interdikto de la katolika eklezio. Kiel venĝo la ŝvicanoj atakis kaj rabobrulis la monaĥejon en la jaro 1314.

Germana trondisputo[redakti | redakti fonton]

Tria hipotezo vidas la konflikton pro la trono de la Sankta Romia Imperio inter la Habsburgoj kaj Ludoviko de Bavario de la Vitelsbaĥoj kiel kaŭzon de la batalo. Ludoviko estis de la princelektistoj elektita kiel nova imperiestro, sed la malsukcesinta kontraŭulo Frederiko la 1-a ne akceptis tiun-ĉi elekton. Tio dividis la regnon, kaj la ĵurkomunumanoj metis sin en la konflikto je la flanko de la Vitelsbaĥoj.

La batalo mem[redakti | redakti fonton]

La Duko Leopoldo de Habsburgo kolektis en la habsburga pralando en la urboj Baden, Brugg kaj Araŭo armeon por puni la kamparanojn de la Svisa Ĵurkomunumo. En la iluzio ke nur kavaliroj rajtas batali kontraŭ kavaliroj kaj ke temas pri simpla punagado kontraŭ primitivaj kamparanoj Leopoldo ne pretigis sin al vera milito. La ĵurkomunumanoj siaflanke pretigis sin konstruante fortikaĵojn ĉe la diversaj montpasejoj kaj aliroj al centra Svislando. Nur la vojo tra Oberägeri restis pasebla libero. Ĉu tio estis embusko intenca aŭ ĉu al la ŝvicanoj nur mankis la tempon por fortiki ankaŭ tiun valon oni ne scias. Fakto estas, ke 7 jarojn post la batalo ankaŭ apud Morgarten oni konstruis defendosistemon, do tute ne veras, ke la ŝvicanoj pensis, ke Morgarten pli facile defendeblas ol la aliaj pasejoj. Fakto ankaŭ estas, ke la ĵurkomunumanoj atendis la ĉefarmeon de Leopoldo. Ili lasis pasi la longan armeokolonon por poste ataki ilin en mallarĝejo de la dorso. Per ilia nove inventita armilo la tiel nomita halebardo la ĵurkomunumanoj komencis efektivan buĉadon inter la habsburgaj kavaliroj, kiuj tiel ne havis la minimuman ŝancon apliki sian propran luktotaktikon. Laŭ la kronikoj pli ol 2000 habsburgaj soldatoj mortis sur la batalkampo dum la ŝvicanoj perdis nur 12 homojn. Eĉ se la fidindeco de tiuj-ĉi ciferoj estas viktimo de la tiama militpropogando, estas fakto, ke la batalo estis detrua malvenko de la habsburgoj.

Sekvoj de la batalo[redakti | redakti fonton]

La batalo ne portis la pacon kun Habsburgo, kiun la ŝvicanoj espersis. Tial la tri prakantonoj Urio, Ŝvico kaj Untervaldo renovigis sian kontrakton de 1291 per la Federacia Letero de la 12-a de decembro 1315, kiu unuan fojon estis verkita en germana lingvo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Tiu-ĉi artikolo baziĝas sur la germanlignva teksto Schlacht am Morgarten, la historiaj lernolibroj de la Kantono Zuriko kaj la Historia Leksiko de Svislando.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]