Batalo de Mylae

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La batalo de Mylae okazis en 260 a.K inter Romio kaj Kartago, dum la 1-a punika milito. La punika batalŝiparo senĝene atakis pli frue la italajn marbordojn kaj mar-proksimajn urbojn de Sicilio. Ĉe Mylae, la romia floto detruis 50 karagajn ŝipojn kaj la restantaj malamikaj ŝipoj fuĝis.

Romio akiris per tiu venko la maran potencon ĉirkaŭ Sicilio. La sukceso estis dankebla al tiu novigo, ke la romiaj soldatoj hok-kaptis la malamikajn ŝipojn kaj sur diloj transkuris kaj devigis je proksima batalo la kartagajn ŝipanojn.