Batalo de Nagakute

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Batalo de Nagakute
Konflikto: Milito dum la Sengoku-epoko
Daŭro: 17-an de majo 1584
Loko: Nagakute, en la provinco Owari, Japanio
Rezulto: venko de Toyotomi Hideyoshi
Flankoj
Trupoj de Toyotomi Hideyoshi Trupoj de Tokugawa Ieyasu
Komandantoj
Ikeda Nobuteru, Hori Hidemasa Mizuno Tadashige, Tokugawa Ieyasu
Forto
malpli ol 9.000 viroj 20.000 viroj
v  d  r
Information icon.svg

La batalo de Nagakute (japane: 長久手の戦い, Nagakute no tatakai) kun la antaŭa batalo de Komaki estis la klimakso de la konflikto inter du el la plej grandaj japanaj daimioj, Toyotomi Hideyoshi kaj Tokugawa Ieyasu.

Kaŭzoj[redakti | redakti fonton]

Post la batalo de Komaki Tokugawa fortikigis Komakiyama-n. Tiel Ikeda Nobuteru, unu el la ĉefaj komandantoj de Toyotomi Hideyoshi decidis ekataki tra la najbara provinco Mikawa kun armeo de 20.000 homoj. Tokugawa atendis tion kaj starigis armeon por sekvi tiun de Hideyoshi. Mizuno Tadashige gvidis la postgardon de Tokugawa kontraŭ la trupoj de Ikeda kaj la batalbruo alertis Hori Hidemasa-n la estron de unu el la divizio de Hideyoshi.

Hori Hidemasa gvidis siajn homojn por defendi la kameradojn okupante la vilaĝon de Nagakute. Li forpuŝis la unuajn atakojn de la Tokugawa-trupoj, sed devis retiriĝi kiam alvenis la ĉefa armeo kun 9.000 soldatoj.

La batalo[redakti | redakti fonton]

La batalo ekis, kiam la trupoj de Ikeda ekpafis kun siaj arkebuzoj al la divizioj de la Ii-klano de la Tokugawa armeo kaj atakis ilin. Mori Nagayoshi, alia el la komandantoj de Hideyoshi, atendis ĝis Tokugawa iris por helpi al Ii-trupoj, por ataki ilin de flanke.

Tamen, Tokugawa atakis anstataŭ turniĝi kaj malhelpis la flankan manovron. Mori Nagayoshi estis forpafita de sur sia ĉevalo, kio demoralizis la trupojn de Ikeda. Baldaŭ poste ankaŭ Ikeda estis mortigita kaj malgraŭ la alveno de Hideyoshi kun novaj trupoj ambaŭ armeoj retiriĝis, ne volante riski aliajn perdojn.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Turnbull, Stephen (1998). 'The Samurai Sourcebook'. London: Cassell & Co.