Batalo de Ocaña

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nicolas Jean de Dieu Soult, Duko de Dalmatio, Marŝalo de Francio kun Napoleono kaj Ministro kun Ludoviko la 18-a kaj Ludoviko Filipo de Orleano

La Batalo de OcañaBatalo de Okanjo okazis la 19an de novembro 1809 inter franccaj trupoj estrataj de la Marŝalo Nicolas Jean de Dieu Soult kaj la reĝo Jozefo Bonaparte kaj la hispana armeo estre de Juan Carlos de Aréizaga, kiu suferis unu el la plej grandaj malvenkoj dum la Milito de Hispana Sendependigo. La Generalo Juan Carlos de Aréizaga de la hispana armeo de 51,000 perdis preskaŭ 19,000 mortintajn, vunditajn, prizonigitajn kaj dizertintajn, ĉefe pro la uzado de kavalerio fare de francoj.

Ankaŭ la strategiaj konsekvencoj estis detruaj, ĉar oni detruis la unikan forton kapablan defendi sudan Hispanion; tiu areo estis konkerita de la francoj vintre dum la kampanjo de Andaluzio.

Antaŭaĵoj[redakti | redakti fonton]

La hispana kampanjo aŭtune de 1809 alvokis armeojn ĉe Madrido kaj norde kaj sued. Ili alvokis helpon de Arthur Wellesley, vicgrafo Wellington, sed post esperti manko de kunlaborado el hispanoj dum la Talavera kampanjo la brita generalo malakceptis. La francoj preskaŭ estis surprizataj de la suda elano. Ĉirkaŭ la 9a de novembro, la suda armeo estis jam je 35 mejloj el Madrido kaj nur 7,000 francoj estis defendantaj. Tiam Aréizaga timiĝis kaj haltis tri tagojn. Li tiam lanĉis sin kontraŭ Madrido sed ankaŭ kontraŭ du francaj divizioj. Kelkaj tagoj de nefruktodona marŝado estis sufiĉaj por ke la jam atentaj francoj koncentriĝis kaj moviĝis por haltigi la hispanan armeon.[1]

Batalo[redakti | redakti fonton]

Kavalerio[redakti | redakti fonton]

La 18an de novembro okazis unu el plej grandaj kavaleriaj agadoj de la Milito de Hispana Sendependigo. Tri divizioj de Freire, nome 4,000 kavalerianoj, klopodis purigi vojon por eventuala retiriĝo por la hispana armeo. La francoj deplojis per rapida kavalerio de Paris en la fronta linio kaj per la dragonoj de Milhaud en duaranga linio. Paris atakis, rompis la hispanan unuan linion, kaj haltis kiam Freire uzis siajn rezervojn. Tiam la dragonoj de Milhaud atakis kaj detruis la hispanan kavalerion. La francoj perdis malpli da 100 homojn, du la hispanaj perdoj estis centoj, kaj 80 estis kaptitaj.[2]

Pozicioj[redakti | redakti fonton]

Okcidente de la urbo Ocaña, Aréizaga situis la avangardon de José Pascual de Zayas y Chacón kaj la kavalerion de Rivas. El Ocaña oriente, la hispana komandanto situis sian centron kaj dekstron. La dekstra flanko estis tenita de la restantaj tri kavaleriaj divizioj de Freire. El tie al Ocaña, Luis Roberto de Lacy, Castejón, Pedro Agustín Girón kaj Vigodet tenis la frontan linion. Ties batalionoj estis aranĝitaj en duobla linio. Rezerve restis Castejón kaj Jacome, dum Zerain subtenis Giron kaj Copons na Vigodet.

La Reĝa Gvardio kaj unu brigado de Dessolles restis norde de Ocaña, ĉe profunda ravino. La proksima unuo oriente estis la brigado de Louis Emmanuel Rey de Dessolles. Gazan kaj Girard de la 5a Korpuso, Leval kaj Werlé de la 4a Korpuso, kaj la kavalerio kompletis la linion orienten. Soult grupigis 30 kanonojn ĉe Dessolles kaj la pozicioj de la 5a Korpuso.[3]

Batalo[redakti | redakti fonton]

La 19an de novembro, la amasigita baterio marteladis la hispanan centron kiam Leval atakis Castejon kaj Werlé atakis kontraŭ la divizio de Lacy. Komence la hispanoj svingis sian linion reen. Tiam, ĉar la 4a Korpuso haltis por atendi ke artilerio estus uzata, la du hispanaj divizioj ekmultiĝis antaŭen en musketdistanco kaj malfermis ekpafadon. La nederlandanoj, germanoj kaj poloj komencis retiriĝi. Soult ordonis la divizion de Girard apogi la nedecidemajn batalionojn de la 4a Korpuso.

Dum tiu daŭriĝis, la dragonoj de Milhaud, apogitaj fare de Woirgard kaj Parizo, iradis rapide direkte al la riskema hispana dekstra flanko. Kaŝita per olivarbaretoj, ili subite prezentiĝis antaŭe de la trupoj de Freire. La francaj ŝargis kaj baldaŭ venkis la hispanajn rajdantojn. Milhaud, Paris kaj Woirgard bonorde konveksis iliajn eskadrojn kaj disiris en la senprotekta flanko de la infanterio de Lacy. Soult sendis la francan linion antaŭen. La amasigita baterio vundmordis la hispanan linion per renoviĝinta kolerego.

Konfrontite per minaco de infanterio premanta ilian fronton dum kavalerio tranĉis en ilia flanko, la hispanaj divizioj kolapsis unu post alia kaj kuris malantaŭen. Ĉe tiu krizo, Dessolles kaj la Reĝaj Gvardistoj kuregis trans la interkrutejon kaj eniris en Ocaña, distranĉante la hispanan maldekstron de iliaj disrompantaj centro kaj dekstro. Ĉar la hispana armeo fluis for en la sudo, nur la divizio de Zayas restis sendifekta por kovri la retiriĝon. La kavalerio de Soult premis la persekutadon kaj rompis la trupojn de Zayas poste en la tago.

Rezultoj[redakti | redakti fonton]

La francaj kaptis 14,000 hispanojn, 50 kanonojn, 30 flagojn kaj la tutan ekipaĵon. Aliaj 4,000 estis mortigitaj kaj pafvunditaj. Francaj perdoj estis 2,000 mortigitaj kaj pafvunditaj. Paris estis mortigita kaj Girard pafvundita.[4] Tiu katastrofo provizore lasis Hispanion malferme antaŭ la franca superregado. La norda hispana armeo semajnon poste estis batita ĉe la Batalo de Alba de Tormes. La vojo estis malferma por la franca konkero de Andaluzio.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Chandler, David. Dictionary of the Napoleonic Wars. NY: Macmillan, 1979. ISBN 0-02-523670-9
  • Glover, Michael. The Peninsular War 1807-1814. London: Penguin, 2001. ISBN 0-14-139041-7
  • Napier, William. History of the War in the Peninsula 1807-1814.
  • Smith, Digby. The Napoleonic Wars Data Book. London: Greenhill, 1993. ISBN 1-85367-276-9
  • Zimmermann, Dick. "The Battle of Ocana," Wargamer's Digest magazine. v. 6, no. 1, Nov. 1979.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Glover, paĝo 115
  2. Zimmermann, p 22
  3. Zimmermann, p 22-23
  4. "Smith, p 335"