Batalo de Orŝa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Batalo de Orŝa
Konflikto: La milito de Moskva princlando kontrau Litvo (1512-1522)
Battle of Orsha (1514-09-08).jpg
Daŭro: 8-a de septembro 1514
Loko: apude Orŝa
Rezulto: venko de la armeo de Litvo
Flankoj
Pahonia - Пагоня, Grand Duchy of Lithuania COA (1575) cut.png Litvo

Coat of Arms of the Polish Crown.svg Pola Reĝlando

Herb Moskovia-1 (Alex K).svg Moskva princlando
Komandantoj
Kanstancin Astroĵski Ivan Ĉeladin
Forto
30 000 Litvaj kaj 4 000 polaj soldatoj[1][2] 80 000 da soldatoj
v  d  r
Information icon.svg

Batalo de Orŝa (Belaruse Бітва пад Оршай, 8-a de septembro 1514) - estas la plej granda batalo de la milito 1512-1522 inter Moskva ŝtato kaj Granda Duklando de Litovio okazinta inter la litvaj (precipe belarusaj) kaj moskvaj armeoj apud la rivero Krapivenka, kiu estas je 5 km de Orŝa.

Batalo de Orŝa - estas unu el la plej grandaj bataloj en Eŭropo en la komenco de 16-a jarcento. La venko de Granda Duklando de Litovio okazigis ŝancon reveni la kaptitoj de malamiko Dubroŭna, Mscislaŭ kaj Kriĉaŭ. Post la milito, ĝis 1518 okazis neniu entrudiĝoj de Moskvaj trupoj en Belarusio (krom certaj atakoj).

Nuntempe la venko de Orŝa estas konsiderata kiel unu el la unuaj en la serio de triumfo de belarusaj armeoj.

Taksoj[redakti | redakti fonton]

Eble la batalo estis la plej signifa venko de litova armeo super la moskva armeo, kaj ĝi ankaŭ ricevis konsiderindan atenton en tuta Eŭropo, metas fortan stampon sur Belarusa kulturo (ekz., "Laŭdo al duko Astroĵski​​" en Volinia).

Ekde perestrojko, Belarusa socio komencis festi la 8-an de septembro kiel "Tago de Belorusa Armea Gloro".

Fortoj de la partioj[redakti | redakti fonton]

Litvo[redakti | redakti fonton]

Armeo de Litvo, kiu subiĝintas de Granda Duko de Litvo kaj la pola reĝo Sigismondo la 1-a konsistis el reprezentantoj de ambaŭ landoj. La Granda duko povis kolekti sub iliaj flagoj en Minsk, iomete pli ol 35.000 soldatoj. Estis 16,000 litvaj soldatoj (La plimulto de kiuj estis belarusoj) sub la komando de la fama hetmano Kanstancin Astroĵski, 14.000 pola kavalerio, 3.000 mercenaria infanterio kaj 2.500 volontuloj el Pollando. Sigismondo kune kun 4000 da trupoj restis en Barisaŭ, kaj la ĉefa korpo (pli ol 30 mil personoj) estrita de Kanstancin Astroĵski marŝis al Moskvaj invadintoj. Taĉmentoj de trupoj estis komanditaj de J. Radzivil, J. Alelkaviĉ, J. Svjarĉoŭski, ktp.

Moskvo[redakti | redakti fonton]

La tuta nombro de Moskva rajdanta armeo sub la komando de Ivan Ĉeladin estis 80 mil personoj. La armeo konsistis tute el kavalerio fevdalnaga milicio.

Notoj kaj faktoj[redakti | redakti fonton]

  1. Віталь Гарматны. Аршанская бітва 8 верасня 1514 г. // «ARCHE» №7—8 (70—71), ліпень-жнівень 2008.
  2. Расейскі гісторык Лобін называе лічбу 12—13 тыс. (4 тыс. літоўскіх і 9 тыс. польскіх ваяроў) — Крыніца: Лобин А. Н. К вопросу о численности и составе польско-литовской армии в битве под Оршей в 1514 г. // Праблемы інтэграцыі і iнкарпарацыі ў развіцці Цэнтральнай і Усходняй Еўропы ў перыяд ранняга Новага часу. Мінск, 2010. С. 18—42.