Batalo de Sagrajas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miniaturo de 1086, nome jaro de la batalo de Sagrajas. Kvar ĉevaliroj de la Apokalipso. Beato de Osma

La Batalo de SagrajasZalaca ( الزلاقة en araba) okazis ĉe la nuna loko de Sagrajas, en la ĉirkaŭoj de Badajoz (Hispanio), la 23-a de oktobro de 1086, inter la kristana armeo de Alfonso la 6-a de Leono kaj Kastilio kaj la almoravida de Juzuf ibn Tasufin, kiu finfine venkis.

Antaŭaĵoj[redakti | redakti fonton]

Antaŭ unu jaro la reĝo Alfonso la 6-a estis konkerinta Toledon, kio timigis la reĝojn de kelkaj tajfoj de Al-Andalus, kiuj petis la militan helpon de Juzuf ibn Tasufin. Tiu elŝipiĝis en Algeciras estrante islaman armeon (nome almoravidoj) kun kiu li direktis sin norden. La leona monarko, apogite de la reĝo de Aragono, direktis sin kontraŭ la araboj. La batalo okazis en Sagrajas, proksime de Badajoz. Post unua atako de la leon-kastilia armeo estrata de Álvar Fáñez, la senegalanoj de Juzuf detruis la kristanan armeon. Alfonso la 6-a savis sian vivon nur per fuĝo.

Juzuf ibn Tasufin pasis al Al-Andalus kun 7.000 armeanoj. Direktis sin kun sia armeo al norda al-Andalus ĝis loko nomita az-Zallaqah. La almoravida armeo pliiĝis per pliaj viroj rekrutataj en la tuta Al-Andalus ĝis atingi 30.000 soldatojn. Alfonso la 6-a, siaflanke, alvenis al la batalkampo kun ĉirkaŭ 60.000 viroj. Ĉiukaze tiuj nombroj estas malfacile kalkuleblaj. La moderna historiografio konsideras troan tiun nombron de 60.000 luktantoj tiuepoke. La ĉirkaŭkalkuloj de Bernard F. Reilly parolas pri armeo kristana komponita de ĉirkaŭ 2.500 homoj, el kiuj 750 korespondus al peza ĉavaliraro (la elitaj trupoj de la kristanaj regnoj, komponitaj de nobeloj kaj estrataj de grandaj superuloj), aliaj 750 malpezaj ĉevaliroj kaj ĉirkaŭ mil ĉiaspecaj soldatoj. Siaflanke la armeo de Juzuf havus ĉirkaŭ 7.500 soldatojn,[1] majoritate el infanterio kaj malpeza ĉevaliraro.

La du estroj interŝanĝis mesaĝojn antaŭ la batalo: Juzuf ibn Tasufin propónis tri eblojn al la malamiko: konvertiĝi al Islamo, pagi impostadon (jizjah) aŭ lukti. La reĝo Alfonso decidis lukti kontraŭ la almoravidoj.

Disvolviĝo[redakti | redakti fonton]

La batalo ekis mateniĝe de vendredo, per atako de la reĝo Alfonso. Juzuf ibn Tasufin dividis sian armeon en tri divizioj: la unua estrota de Abbad la 3-a al-Mu'tamid kaj, laŭ ĉirkaŭkalkuloj de tiamaj fontoj (plej verŝajne troigaj) estis komponita de 15.000 soldatoj; la dua estis estrata de la propra Juzuf, kaj estis formata de 11.000 homoj; kaj la tria divizio estis 4.000 nigraj militistoj el Afriko kun glavoj kaj lancoj.

La unua divizio estrata de Abbad la 3-a al-Mu'tamid, luktis sola kontraŭ Alfonso la 6-a ĝis vespero, kaj poste unuiĝis al tiuj Juzuf ibn Tasufin kaj lia dua divizio, por ĉirkaŭi la trupojn kristanajn, kiuj panikis kaj ekperdis terenon. Tiam Juzuf ordonis la trian divizion ataki kaj fini la batalon. Laŭ la tiamaj rakontoj, la kristanaj mortintoj estis enormaj (pli da 59.500). Nur 100 ĉevaliroj sukcesis reveni al la kastelo. La reĝo Alfonso siaflanke survivis post la batalo, sed estis vundita en kruro.

Ŝajne la leona armeo estis komponita de 14.000 homoj, inklude ĉirkaŭ 2.000 ĉevalirojn, kaj almenaŭ duono perdiĝis. La reĝo kaj la majoritato de la nobeloj survivis, sed kelkaj mortis dum la lukto, inklude la grafojn Rodrigo Muñoz kaj Vela Ovéquez. Estis ankaŭ gravaj faloj ĉe la armeo islama, ĉefe ĉe la trupoj de Davud ibn Ajsa, kies kampo estis eĉ rabita dum la unuaj horoj de la batalo, kaj ĉe la reĝo tajfa de Badajoz, al-Mutawakkil ibn al-Aftas. La reĝo tajfa de Sevilo, nome al-Mu'tamid, estis vundita en la unua atako, sed lia ekzemplo persona kaj kuraĝo kuraĝigis la armeon de Al-Andalus en la plej malfacilaj momentoj de kristana atako, estrita de Álvar Fáñez. Inter la islamaj mortintoj estis ekzemple imano de Kordovo ege populara, nome Abu-l-Abbas Ahmad ibn Rumajla. Oni diris, ke Juzuf siaflanke sentis ege kortuŝita de la amasbuĉado.

Juzuf devis reveni tuje al Afriko, pro la morto de sia heredanto, pro kio la Regno de Leono ne perdis multan teritorion, spite la nuligon de la plej parto de ties armeo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bernard F. Reilly (2007), paĝo 172.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • HUICI MIRANDA, Ambrosio, Las grandes batallas de la reconquista durante las invasiones africanas, Universidad de Granada, 2000. ISBN 84-338-2659-X
  • PEÑA PÉREZ, Francisco Javier, Mio Cid el del Cantar. Un héroe medieval a escala humana, Madrid, Sílex, 2009, págs. 98-99. ISBN 978-84-7737-217-2.
  • REILLY, Bernard F., Reconquista y repoblación de la Península, en John Lynch (dir.), Historia de España. 7, Madrid, El País, 2007. ISBN 978-84-9815-768-0. Es trad. de Bernard F. Reilly, The contest of christian and muslim Spain 1031-1157, Bernard Blackwell Pub, 19911. OCLC 247678739 ISBN 978-0-631-16913-0

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]