Batalo de Sardarapat

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La batalo de Sardarapat (armene: Սարդարապատի ճակատամարտ Sardarapati ĝakatamart; turke: Serdarabad Savaşı) estis batalo de la militkampanjo en Kaŭkazio dum la Unua Mondmilito, kiu okazis proksime de Sardarapat en Armenio, ekde la 21-a de majo al la 24-a de majo 1918. Sardarapat situas je 40 kilometroj okcidente de la urbo Erevano. Nuntempe oni konsideras ke kiel konsekvenco de tiu batalo oni ne nur bremsis la turkan okupadon en la ceteron de Armenio, sed ke oni ankaŭ evitis la tutan detruadon de la armena nacio.

Turka invado

Du monatojn post la subskribo de la Traktato de Brest-Litovsk, la Osmanida Imperio atakis la armenan teritorion, kiu apartenis al la Rusa Imperio. En tiu epoko nur eta parto de la granda historia Armenio restis libera je la osmanida okupado, kaj ĝi fariĝis rifuĝejo por centmiloj da armenoj pro la Armena Genocido. Perfortante la interkonsetojn de la Traktato de Brest-Litovsk, trupoj de la Kvara Armeo transiris la landlimojn en majo 1918 kaj atakis la urbon Aleksandropolo (hodiaŭ Gyumri). La turka armeo celis neniigi la armenan nacion kaj okupi la tutan Kaŭkazion. La germana registaro protestis pro la atako kaj decidis ne helpi la turkojn en tiu operaco.

Disvolviĝo de la operacoj

La turkaj trupoj atakis en tri diversaj flankoj intencante konkeri Armenion. Post la falo de Aleksandropolo, la 36-a divizio de la turka armeo iris al la Valo de la Monto Ararat, en la koro de Armenio, kun la celo atingi la kontrolon de la fervoja linio Kars–Aleksandropolo GyumriJulfa kaj la valo mem. Je la 21-a de majo la turkoj prenis la stacidomon de Sardarapat, sed la armena kontraŭ-atako, gvidata de Movses Silikjan, devigis ilin retreti post tritaga batalo. La turkoj realigis duoblan flankigan manovron en la valo Aparan por plifortigi la avancon en la centro, sed la armenoj ankaŭ sukcesis eviti tiun minacon inter la 23-a kaj la 28-a de majo. Pli norde la armena regimento retretis de Aleksandropolo al Kara-Kilisa (Vanadzor). Ĝia senespera retreto fermis la eniron al la turkoj en la regiono Tavuŝo. La venkoj en la batalo de Sardarapat, Abaran kaj Karakilisa permesis al la Armena Nacia Konsilio, establita en Tbiliso, proklami la sendependecon de la Armena Demokratia Respubliko

Konsekvencoj

Du tagojn post la batalo de Sardarapat, la 28-an de majo 1918, la Armena Nacia Konsilio en Tbiliso proklamis la sendependecon de la Armena Demokratia Respubliko. Zorgoplena pro la invado de la turkoj en Armenio, la Kartvela Demokratia Respubliko petis kaj atingis la germanan protekton. La ĉeesto de la Turka Islama Armeo je 7 km de Erevano kaj apenaŭ je 10 km de Eĉmiadzin (sanka urbo de la Armena Apostola Eklezio) devigis al la Armena Demokratia Respubliko subskribi la Traktaton de Batumi la 4-an de julio 1918. La respubliko ekzistis ĝis la preno de Armenio far la bolŝevikoj en novembro 1920.