Batalo de Simanko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ramiro II de León.
La Iberia Duoninsulo kiam okazis la batalo de Simanko. Sude la islama emirlando de Kordovo, norde la regno de Leono kaj aliaj pli malgrandaj kristanaj regnoj
Mezepoka ponto super la rivero Pisuerga en Simancas.

La Batalo de Simanko (Batalo de Simancas) (ankaŭ nomita Alhandega aŭ al-Ĥandak) estis armea batalo kiu komenciĝis la 19-an de julio, 939, en la Ibera Duoninsulo inter la trupoj de la kristana reĝo Ramiro la 2-a kaj islama kalifo Abd ar-Rahman la 3-a proksime de la muregoj de grandurbo de de Simancas. La batalo decidis la kontrolon de la teroj de la valo de la rivero Doŭro.

La batalo disvolviĝis post kiam la armeo de Abd-ar-Rahman la 3-a lanĉiĝis direkte al la nordaj kristanaj teritorioj en 934. Abd-al-Rahman kolektis grandan armeon de maŭraj batalantoj, kun la helpo de la maŭra guberniestro de Zaragozo, Abu Jahja. La kristana reĝo Ramiro gvidis la kontraŭatakon kun armeo konstituita de siaj propraj trupoj, tiuj de la Grafo Fernan Gonzalez, la Navaroj sub García Sánchez la 1-a, la Regno de Galegio, kaj la Regno de Asturio.

La batalo daŭris kelkajn tagojn, kaj la kristanaj trupoj eliris venkaj kaj detruis la maŭrajn fortojn.

Antaŭaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la jaro 937 la kristana reĝo Ramiro helpis la araban reĝon de Zaragozo, nome Muhammad ibn Haŝim, konata ankaŭ kiel Abu Jahya aŭ Abohaia, kiu laŭ la kordova kalifo, estis kulpa pro la islama malvenko de Osma, okazinta antaŭ tri jaroj. Ramiro estis aginta kun la kunlaboro de navaranoj. La kordova kalifo kompreneble ne agrable akceptis la perdon de la islama teoria alianculo de Zaragozo, kaj sendis armeon kiu unue konkeris la apudajn teritoriojn sude de la ĉefurbo kaj poste akiris la kapitulacon de la zaragoza reĝo; poste la armeo direktis sin kontraŭ Navaro, kies reĝino Toda devis ankaŭ kapitulaci kaj iĝis vasalo de la kordova kalifo.

Tiuj venkoj kuraĝigis la kalifon entrepreni grandan militon kontraŭ la ĉefa kristana regno de la norda Iberio, nome la Regno de Leono. Oni proklamis snaktan militon kaj la kalifo arigis grandan armeon kun la kunlaboro de la zaragoza reĝo, nome komponita el preskaŭ 100,000 viroj, inter kiuj monsoldatoj de Andaluzio, profeisaj militistoj, berberoj, soldatoj de la limaj provincoj, volontuloj ktp. Tiu armeo ekiris el Kordovo fine de junio de 939, preterpasis Toledon, trapasis la montaron Sistema Central tra la montopasejo de Gvadaramo (nome Tablada), enirante poste en "nenies lando" -politike konsiderita - situanta sude de la rivero Doŭro. Post rabado kaj detruado de preterpasitaj lokoj (Olmedo, Íscar, Alcazarén), la kalifa armeo tendumis ĉe la rivero Cega kaj instaliĝis en la kastelo de Portillo komence de aŭgusto.

Dume la reĝo leona Ramiro II sukcesis arigi ĉe sia flanko, krom siaj propraj trupoj, tiujn de la kastiliaj grafoj Fernán González kaj Ansur Fernández, tiujn de la regno de Pamplono de García Sánchez la 1-a, kaj trupojn kaj galegajn kaj asturajn.

Batalo[redakti | redakti fonton]

La batalo okazis ĉe la dekstra bordo de la rivero Pisuerga, nordokcidente de Simancas, estis tre violenta kaj daŭris kelkajn tagojn. La kristanaj kronikistoj rakontas, ke aperiĝis Sankta Emiliano. Krome arabaj atestantoj kronikis sensacian eklipson de la suno kiu okazis en la unua tago de la batalo:

"Kiam la armeo alvenis proksime de Simanko, ekzistis terura eklipso de la suno kiu kovris la teron per malluma flavo meze de la tago kaj kiu plenigis nin kaj la malfidulojn per teruro kiel neniu el ili vidis en ilia vivo. Du tagoj pasis kaj el neniu el ambaŭ flankoj oni faris ajnan movadon." (Kitab ar-Raŭd)

Tiun fenomenon konfirmis ankaŭ kristanaj kronikistoj. Krome tiu fenomeno utilis por certigi la daton de la batalo je la 19a de julio de 939. La batalo daŭris kelkajn tagojn kaj la arabo ne kapablis konkeri la urbon, nome ili malvenkis, la araba armeo devis retiriĝi kaj la zaragoza araba reĝo estis kaptita de la kristanoj, krom valoran militakiron. La araba malvenko estis pli terura, ĉar dum ties retiriĝo la kristanoj organizis embuskon en ravino (ĉe la nuna rivero Riaza), kaj okazis nova detruo de la islama armeo.

Sekvoj[redakti | redakti fonton]

Kiel konsekvenco de la batalo, la limo de reloĝigo fare de la regno de Leono antaŭiĝis al la rivero Tormes, multe pli trans la iama limo ĉe la rivero Doŭro. Tamen kvankam Abd ar-Rahman ne reestris persone siajn armeojn dumbatale, tiuj plueniris trans la kristanaj limoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Chalmeta Gendrón, Pedro, Simancas y Alhándega (revuo Hispania, paĝoj 359-446), 1976, ISSN 0018-2141.
  • Ibn Hayyan. Muqtabis V, Crónica del Califa Abderrahmân III an-Nâsir entre los años 912 y 942, eld. kaj trad. de Mª Jesús Viguera kaj Federico Corriente. Anubar, Zaragoza, 1981. ISBN 84-7013-185-0
  • Gonzalo Martínez Díez, El Condado de Castilla, 2004, Valladolid: Junta de Castilla y León, ISBN 84-8718-275-8.
  • Justo Pérez de Urbel, El Condado de Castilla. Los 300 años en que se hizo Castilla, 1974

| editorial = Madrid: Fomento Editorial, S.A., ISBN 84-7301-005-1.

  • Rodríguez Fernández, Justiniano, Ramiro II, rey de León, 1998, Burgos: La Olmeda, ISBN 84-89915-01-6.