Batalo de Somosierra

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Batalo de Samosierra – daŭranta 8 ĝis 10 minutojn rajdatako de la 3-a eskadrono de la 1-a Regimento de la Pola Malpeza Rajdistaro de Imperiestra Gvardio, okazigita la 30-an de novembro 1808 matene (ĉirkaŭ la 10.30 horo) kontraŭ montpasejo Somosierra en Hispanio sur alteco de 1444 metroj super marnivelo, kun 200-metra diferenco de la niveloj. Ĝi finiĝis per konkero de la ravino flanke de polaj rajdistoj kaj sukceso de Napoleona armeo. La batalo malfermis al Napoleono vojon al Madrido kaj permesis daŭrigi hispanan kampanjon.

Kadre de militistiko la batalo estas diskutata en ĉiuj lernolibroj pri taktiko.

Bibliografio

  • Marian Kujawski: Z bojów polskich w wojnach napoleońskich, Maida – Somosierra – Fuengirola – Albuera (El la polaj bataloj en Napoleonaj militoj, Maida - Samosierra - Fuengirola - Albuera), Polska Fundacja Kulturalna, Londono 1967
  • Ronald Pawly: Napoleon's Polish Lancers of the Imperial Guard, Patrice Courcelle. Osprey Publishing, Nwe York 2007, ISBN 978-1-84603-256-1

Eksteraj ligiloj