Batalo de Tigranakerto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anatolio

La Batalo de Tigranakerto (armene: Տիգրանակերտի ճակատամարտ) okazis en la 6-a de oktobro de la jaro 69 a.K. inter la Romia Respubliko kaj la reĝo Tigrano la Granda de Armenio. La romiaj fortoj estis gvidataj de la romia konsulo Lucio Licinio Lukulo kiu venkis Tigranon kaj prenis Tigranakerton, lia ĉefurbo, post la batalo.

La batalo estis parto de la Tria Mitridata Milito inter la Romia Respubliko kaj Mitridato la 6-a de Ponto, bopatro de Tigrano. Mitridato fuĝis je la serĉo de helpo de la bofilo post la malvenko, kaj Romo invadis Armenion. La romianoj sieĝis la urbon Tigranakerto.