Batalo de Towton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La batalo de Towton (la 29-an de marto 1461) estis decida batalo de la militoj de rozoj, kiam Eduardo la 4-a (Anglio) tute venkis la lankasterojn.

La antaŭajn du jarojn okazis pluraj gravaj bataloj: dum iuj la lankasteroj venkis; dum aliaj, la jorkoj. La 12-an de februaro 1461 la lankastera reĝino, Margareta de Anĵuo, venkis la jorkojn ĉe St Albans, kaj poste klopodis eniri Londonon, sed la urbestro kaj civitanoj sukcese malpermesis tion. Dume Margareta lernis ke, la 2-an de februaro, lankastera armeo malvenkis ĉe Mortimer's Cross, Herefordshire, kaj ŝi retretis norden. La 4-an de marto Eduardo la 4-a kroniĝis en Londono.

Jorka armeo tiam postkuris Margareta. La 28-an de marto, ĉe strategia ponto en Jorkŝiro, iuj lankasteroj surprizis jorkan taĉmenton, kaj pluraj jorkaj gravuloj mortis dum la sekva bataleto antaŭ ol surmeti kirasojn. La ĉefa jorka armeo alvenis sed dum seshora batalo ne povis rekapti la ponton: laŭdire mortis ĉirkaŭ tri mil batalistoj. Eduardo mem batalis surpiede, kaj lia ĉefa subtenanto, la potencega Rikardo Neville (16-a grafo de Warwick), malgrave vundiĝis. Tamen la jorkoj trovis travadejon plurajn kilometrojn for de la ponto. La lankasteroj retretis por kuniĝi kun la ĉefa lankastera armeo: dum la retreto mortis ĝia estro, John Clifford (9-a barono de Clifford). La jorkoj riparis la ponton.

La sekvantan tagon, dum aĉa vetero kun malvarmegaj ventoj kaj neĝo, okazis la batalo de Towton. Plurfoje jorkaj pafarkistoj, helpataj de la vento, atakis la lankasterojn kaj retretis ekster la atingo de la lankasteraj pafarkistoj. Sekvis akra batalado. Plurajn horojn neniu gajnis la avantaĝon. Fine alvenis plua jorka taĉmento kaj la lankasteroj tute disvenkis: multaj pereis dum sia sekva fuĝo, kaj la jorkoj mortigis eĉ virojn kiu forĵetis siajn armilojn. Ĉe Tadcaster iuj lankasteroj kuniĝis kaj malsukcese penis kontraŭi la jorkojn. Margareta de Anĵuo fuĝis kun sia filo Eduardo de Westminster (princo de Kimrio), unue al Kastelo Harlech, Kimrio, kaj poste al Skotlando. Multaj lankasteraj nobeloj aŭ seniĝis de siaj bienoj aŭ devis omaĝi al Eduardo la 4-a.

Nur en 1470, post kiam la potenca grafo de Warwick kverelis kun Eduardo kaj alianciĝis al Margareta, povis la lankasteroj sukcese kontraŭi Eduardon.