Batalo de Turturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Batalo de Turturo okazis dum 973 en Provenco, ĉe la nuna urbo franca La Garde-Freinet. Dum tiu batalo, la provenca armeo de la grafo Vilhelmo la 1-a de Provenco venkis la saracenojn kaj sekve definitive forpelis ilin el Provenco.

Kaŭzoj

Ĉirkaŭ 889 dudeko de saracenaj marrabistoj estis ĵetitaj marborden de ŝtormo en la golfo de Sambracio, kiu nomiĝis poste golfo de Grimaud kaj nuntempe nomiĝas golfo de Saint-Tropez. Ili tie instaliĝis sur kruta monteto, kie ili konstruis fortikaĵon preskaŭ nekonkereblan, kiun oni konas sub la nomo de Fraxinet (fraksinet, arabe : Farakhshanit).

Tien alfluis saracenoj el Hispanio kaj tiu loko fariĝis bazo por iliaj fulmrapidaj razioj kaj centro de fruktodona komercado de sklavoj. Dum preskaŭ unu jarcento, ili prirabadis la tutan landon ĝis la alpaj valoj de Svislando kaj de Piemonto.

En 973 la saracenoj forrabis la episkopon Saint Mayeul kaj postulis elaĉetpagon por liberigi lin. Tio grave humiligis la provencanojn kaj la monaĥoj facile furiozigis la popolon kontraŭ la saracenoj. La grafo de Provenco Vilhelmo la 1-a kunigis ĉiujn provencajn trupojn en granda armeo kvazaŭ krucmilita (ost) por ataki la fortikaĵon de Fraksineto. Li pensis ke la tuta korpo disfalos se li sukcesos fortranĉi la kapon...

Eventoj

Informitaj pri la alveno de la provenca armeo, la saracenoj foriris el sia fortikaĵo de Fraksineto por batali kontraŭ ĝi per ĉiuj siaj fortoj. La kvin unuaj bataloj okazis en la provencaj alpoj, ĉe Embrun, Gap, Riez, Ampus kaj Cabasse.

Ĉiam malvenkintaj, la saracenoj rekuniĝis ĉe Tourtour, kie okazis la sesa kaj plej grava batalo. Denove malvenkintaj la saracenoj rifuĝis en la fortikaĵo de Fraksineto.

Post kelkaj tagoj da ripozo, la provencaj trupoj de la senjoroj de Levens, Aspremont, Gilette, Beuil kaj de Sospel (ĉiuj tiuj lokoj situas en la nuna departemento franca de Alpes-Maritimes) impetis al la fortikaĵo, venkis kaj forpelis la saracenojn, kiuj provis rifuĝi en apuda arbaro sed estis ĉiuj mortigitaj aŭ kaptitaj.

Finfine la fortikaĵo de Fraksineto estis ĝisfunde detruita kaj la kaptitojn oni baptis kaj sklavigis...

Konsekvencoj

La grafo Vilhelmo la 1-a prave pensis : post la disfalo de la fortikaĵo de Fraksineto, ĉiuj saracenaj trupoj forlasis por ĉiam Provencon sen batalo. Oni kromnomis lin "la Liberiginto"" kaj li fariĝis fakte la suvereno de Provenco.

Li kreis la provencan feŭdecon disdonante al siaj vasaloj la ĵus rekonkeritan landon, kiu povis denove ekonomie kaj demografie disvolviĝi.

Preskaŭ ĉesis la fruktodona komerco de sklavoj por la saracenoj en Provenco... sed ĝis la 19-a jarcento arabaj marrabistoj forprenis loĝantojn de la marbordo por sklavigi ilin (kiel fiŝkaptistojn de Nico en 1819) !