Batalo de Zieleńce

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Batalo de Zieleńce (orienten de Zaslavo) – la batalo okaziĝinta la 18-an de junio 1792 dum pola-rusa milito inter pola armeo (15,5 miloj) komandata de princo Józef Poniatowski kaj Tadeusz Kościuszko, kaj rusa armeo (11 miloj) gvidata de generalo Herkules Morkov. La batalo finiĝis per venko de poloj. Pro persvado de la princo Józef Poniatowski la reĝo Stanislao Aŭgusto Poniatowski fiksis bataltage militistan distingon Virtuti Militari.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Piotr Derdej, Zieleńce – Mir – Dubienka 1792, Dom Wydawniczy Bellona, Warszawa 2000.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]