Batalo por Vesnot'

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Batalo por Vesnot'
Disvolvo Nils Kneuper
Eldoninto Axel Springer SE
Distribuo Steam
Platformo Android
Licenco Ĝenerala Publika Permesilo de GNU, versio 2.0
Ĝenro alternanta strategia videoludo
Ludomaniero multludista videoludo
Regilo komputila klavaro
vdr
Ekrankopio de Batalo por Vesnot'

Batalo por Vesnot' (en la angla originalo: Battle for Wesnoth) estas laŭvica komputila strategiludo. Ĝi estas programita en C++, kaj uzas propran skript-lingvon WML (Wesnoth Markup Language) kaj Lua[1]. Ĝi estas libera programo publikigita sub Publika Permesilo de GNU. Ĝi funkcias sub AmigaOS 4, BeOS, FreeBSD, Linukso, Mac OS X, NetBSD, OpenBSD, Solaris, RISC OS, Microsoft Windows, kaj aliaj operaciumoj. Ĝi estas tradukita en proksimume 35 lingvojn.

Lingva noto: La esperantigo de la ludo estis komuna laboro de kelkaj tradukantoj, kaj ili tradukis la nomojn de la lando "Wesnoth" diversmaniere... en la versio 1.0 de la ludo oni povas trovi esprimojn "Wesnoth", "Vesnot", "Ŭesnot", ktp...

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La Batalo por Vesnot' (pli preciza traduko estus: batalo pri Vesnot') okazas en fantasta medio. Ludantoj povas kreski grandajn armeojn de diversaj batalantoj de rasoj kiel ekzemple elfoj, nanoj, ktp. Ĝi estas alterna strategia ludo sur la sesangula tereno. La ludo enhavas kampanjojn por unu ludanto, kaj ebligas plurludantan bataladon ĉe la sama komputilo, ĉe loka reto, aŭ ĉe interreto.

Ĉiu tipo de militunuo havas siajn avantaĝojn kaj malavantaĝojn. La defendo de la militunuo dependas de la tereno kie ĝi staras; tio faras la terenojn kaj la poziciojn de la militunuoj tre grava. La atakoj dependas de la tipo de atako (proksima aŭ malproksima) kaj la tipo de armilo; dum tago havas avantaĝon la ordaj militunuoj, dum nokto la ĥaosaj. Batalante, militunuoj ricevas spertopoentojn; ricevinte sufiĉe da spertopoentoj ili gajnas nivelon kaj fariĝas pli fortaj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La ludo Batalo por Vesnot' estis originale kreita de David White kaj publikigita je la 18-a de junio 2003 kiel versio 0.1. Post la publikigo kreiĝis komunumo de ludantoj kaj kunlaborantoj, komunikanta per la diskuta sistemo phpBB kaj la redakta sistemo MediaWiki.

La unua stabila versio 1.0 aperis je la 2-a de oktobro 2005. Ĝi estis planita ekde la fino de la jaro 2003 kiel enhavanta la instruilon, kompletan kampanjon Heredanto de la trono, eblecon ludi kontraŭ aliaj personoj en la sama komputilo aŭ surrete, kaj pretan grafikon, muzikon, kaj programkodon. La versio 1.0 enhavis kvar oficialajn kampanjojn: Heredanto de la trono, Son of the Black Eye (Filo de Nigra Okulo), Invado de oriento, kaj Rise of Wesnoth (Naskiĝo de Vesnot'). Poste oni aldonis kelkajn ripar-versiojn, kaj nur la lasta neoficiala versio 1.0.3 farita je la 9-a de junio 2006 por la DVD Esperanto Elektronike estis tradukita en Esperanton; tamen, nur la unua kampanjo estis plene tradukita.

La stabila versio 1.2 aperis je la 23-a de decembro 2006. Krom multaj teknikaj kaj aspektaj plibonigoj ĝi ankaŭ enhavis novajn kampanjojn; la kompleta listo estas: Two Brothers (Du Fratoj), The South Guard (La Suda Gvardio), Heredanto de la trono, Rise of Wesnoth (Naskiĝo de Vesnot'), La Orienta Invado, kaj Under the Burning Suns (Sub la brulantaj sunoj).

La stabila versio 1.4 aperis je la 8-a de marto 2008.

La stabila versio 1.14 aperis je la 2-a de majo 2018.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]