Batavoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La batavoj, latine Batavi, estis okcident-ĝermana gento, branĉo de la ĥatoj (latine Chatti). Ili vivis dum la tempo de la Romia Imperio proksimume en la regiono de la nuna Nederlando kaj estas konsiderataj kiel prauloj de la nunaj nederlandanoj.

En la jaro 69 okazis la "Batava Ribelo" kontraŭ romia regado. Escepte de tiu ribelo la batavoj tamen estis konsiderataj fidelaj aliancanoj de la romianoj.

En la 4-a jarcento la batavoj kunfandiĝis kun la frankoj.

Loknomoj rilataj al la batavoj

Pluraj nomoj de lokoj aŭ regionoj rilatas al la batava popolo.

  • "Batavio", latine Batavia, estas malnova nomo por Nederlando.
  • La Batava Respubliko estis mallongdaŭra napoleona ŝtato sur la teritorio de Nederlando.
  • Ulpia Noviomagus Batavorum estis malnova romia nomo de la hodiaŭa Nijmegen.
  • La nomo de la germana urbo Passau devenas de Castra Batava, iama tiea romia fortikaĵo de batavaj soldatoj.
  • Batavia estis la nomo kiun la nederlandanoj donis al la ĉefurbo de Indonezio, la hodiaŭa Ĝakarto.