Batibo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Batibo
commune of Cameroon
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 5° 50′ N, 9° 53′ O (mapo)5.833333499.88333321Koordinatoj: 5° 50′ N, 9° 53′ O (mapo) [+]
Alto 1 090 m [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Batibo (Kameruno)
Batibo (Kameruno)
DEC
Batibo
Batibo
Situo de Batibo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Batibo [+]
vdr

Batibo estas urbeto en Kameruno, Afriko. Ĝi situas en la Nord-Okcidenta Regiono (france Région du Nord-Ouest) de la lando.

Branĉo de la Trans-Afrika Vojo (Lagos al Mombasa) pasas tra la urbeto, provizante facilan aliron al la ĉefurbo de la regiono, Bamenda, kiu sin trovas proksimume 45 kilometroj for. La vojo el Batibo al Nigerio ĝis nun ne estas kompleta. Malgranda vojostreĉo de la vilaĝo de Kurubei ĝis Widikum estas ankoraŭ nepavimita.

Batibo estas la centro de la Batibo-Subdivizio, kiu enhavas pli ol 20 aliaj vilaĝoj. La lokaj homoj sin nomas Mogamoj. La mogama lingvo alpartenas al la bantua lingvaro. La plejparto da Mogamoj estas dulingvaj, parolante ankaŭ okcident-afrikan kreolan anglan kaj eble aliajn ligvojn, nome gramatikan anglan aŭ la francan.

Batibo havas kamparan ekonomion. La plejparto da homoj estas vivtenaj farmistoj. Multaj viroj elkranas la sukon de rafia-palmarboj por fari palm-vinon. Gisto el la aero fermentigas la sukon rapide; la suko iĝas vino post nur unu nokto. Batibo estas unu el la plej famaj lokoj en Kameruno por palm-vino. La Mogamoj eksportas la vinon al aliaj urboj, ĉefe Bamenda kaj Mamfe, sed ankaŭ tiel malproksime kiel Jaundo kaj Dualao.