Batiko
El Vikipedio
Preparo de batikaĵo per vakso
Batiko estas indonezidevena procedo por tinkturo de ŝtofoj rezervanta lokojn per vakso.
La vorto devenas el la java kaj havas la saman radikon kiel la vorto titik, kiu signifas punkto.
La teknikon oni uzas en diversaj landoj, kiel Burkinafaso, Eburbordo, Togo, Ĉinujo, Indonezio, Hindujo, Maŭricio, Madagaskaro, Srilanko ktp.
Enhavo |
Tekniko[redakti]
La procedo por krei batikaĵon estas jena:
- desegnado sur la tuko (nedeviga)
- vaksigo de la tuta tuko (en varman vaksobanon)
- depreno de la vakso en la lokoj de la unua koloro
- farbado de la tuko per mergado
- daŭrigo de la samaj operacioj por ĉiu koloro
- fina forpreno de la tuta vakso (enmergo en varmegan akvon)
Fotogalerio[redakti]
-
Batìkaĵo de Javo, komence de la 20-a jarcento
Bibliografio[redakti]
- Nadia Nava, Il batik - Ulissedizioni - 1991 ISBN 88-414-1016-7