Batina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Batina
settlement in Croatia
Administrado
Poŝtkodo 31306
Demografio
Loĝantaro 594  (2021) [+]
Loĝdenso 26 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 45° 51′ N, 18° 51′ O (mapo)45.84618.85Koordinatoj: 45° 51′ N, 18° 51′ O (mapo) [+]
Areo 22,8 km² (2 280 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Batina (Kroatio)
Batina (Kroatio)
DEC
Batina
Batina
Situo de Batina

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Batina, Osijek-Baranja County [+]
vdr

Batina, hungare Kiskőszeg, germane Donau-Daru-Winkel estas vilaĝo en Kroatio, en distrikto Osijek-Baranja, en municipo de Draž.

Batina kaj Danubo

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La komunumo situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Danubo (kiu estas samtempe la serba landlimo), (ankaŭ la hungara limo iom tie situas), laŭ ĉefvojo Beli Manastir-Sombor. Osijek troviĝas 25 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis loĝata dum la bronzepoko kaj ferepoko. La romianoj fondis tie komunumon Bacincum. En 896 hungaroj alvenis kaj fondis ŝtaton en 1000. Dum la mezepoko fortikaĵo konstruiĝis, kiun reĝo Karolo la 1-a (Hungario) okupis en 1316. Post la turka erao alvenis diversaj popoloj, inter alie serboj kaj germanoj. En 1910 vivis en Kiskőszeg (kiŝkOseg) 2746 da homoj, (1854 hungaroj, 256 germanoj). Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungario, al Baranya (reĝa departemento), al distrikto de Baranyavár, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon kaj ĝis 1944 tio estis parto de Hungario (apartenanta al distrikto de Villány), ekde 1991 de Kroatio.

Trilanda punkto Hercegszántó-Kolut-Batina[redakti | redakti fonton]

Ĝis Traktato de Trianon la punkto troviĝis en interna parto de Hungara reĝlando, poste nova limo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj aperis. Pro sendependiĝo de Kroatio alvenis la tria limo ĉe la Danubo. La tri komunumoj situas for de la simbola punkto.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • baroka katolika preĝejo de 1756
  • monumento pri Ruĝa Armeo, tie ili trairis la Danubon en 1944
  • ponto 638 m-ojn longa de 1974