Batiskafo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La batiskafo Trieste

Batiskafo estas speciale por profundmaresploro konstruita submarŝipo. La ŝipo estas imuna kontraŭ ekstreme alta hidrostatika premo kiu regas je granda profundo, ĝis pli ol milfoje la normala atmosfera premo. La batoskafo estas plibonigita batisfero: batiskafo memstare povas supren- kaj malsupreniri, dum la batisfero estas fiksita al kablo.

La unua batiskafo (la FNRS-2) estis konstruita en Belgio, financita de la Nacia Fondaĵo por Scienca Esploro kaj laŭ komisio de Auguste Piccard, kiu ankaŭ elpensis la (francan) vorton (bathyscaphe): de la greka bathos (profunda) kaj skafè (ŝalupo). Lia filo Jacques Piccard atingis en 1960 per la dua modelo batiskafo, la Trieste, profundo-rekcordon per en la Mariana fosego subakviĝi al profundeco de 11 521 metroj. Pliposte montriĝis ke la internoj profundometroj havis devion kaj la atingita profundeco estis korektita al 10 916 kaj ankoraŭ pliposte al 10 911 metroj, la rekordo ĝis nun tamen restas valida. James Cameron egalis tiun rekordon en 2012.

Konstruo[redakti | redakti fonton]

La batiskafo konsistas el peza ŝtala globo por la ŝipanaro, pendita al floskorpo kiu estas plenigita per floslikvo pli malpeza ol akvo, kiel keroseno (aviadilbrulaĵo). Per aero aŭ gaso plenigita floskorpo postulus ke tiu estu samfortika kiel la ŝipanarglobo, por per la alta premo en la profundo ne esti kunpremita kaj per tio perdi sian flospovon. Sub la akvo la batiskafo estas stirita kiel balono, ĝi malsupreniras pro sian pezon kaj per eskapigi iom da floslikvon, kaj ĝi supreniras per la malfikso de balasto. La balasto konsistas el fero (metalskrapaĵo), kiu estas fiksata per elektromagnetoj. Tielmaniere la ŝipo aŭtomate iras al la surfaco dum perturbo en la energiprovizo.

Pliposte oni ankaŭ konstruis pli malpezajn tipojn kun propra propulsio.