Batradj
Batradj | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Ukrainio | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 90213 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 19′ N, 22° 25′ O (mapo)48.32277777777822.4125Koordinatoj: 48° 19′ N, 22° 25′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 103 m [+] | ||
Areo | 2,52 km² ( 252 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Batrad [+] | |||
Batradj (ukraine Батрадь, hungare Bótrágy) estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Berehove. Ankoraŭ 2 setlejoj apartenas al la municipo.
- Areo: 3 km²
- Alto super marnivelo: 103 m
- Loĝantaro: 1840
- Poŝtkodo: 90213
- Telefonprefikso: 3141
- Aŭtokodo:
Situo[redakti | redakti fonton]
Batradj situas sur ebenaĵo, laŭ rojo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Ĉop-Berehove. La lasta troviĝas 22 km-ojn. La municipo najbaras kun la hungara landolimo, kie estas trapasejo, kontraŭe troviĝas Lónya.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua mencio devenis el 1270 en formo Boltrag. En 1566 la tataroj detruis la vilaĝon. Lernejo konstruiĝis en 1800. En 1910 loĝis en Bótrágy 1426 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1920 Bótrágy apartenis al Hungario, al Bereg, al distrikto de Mezőkaszony, poste al Ĉeĥoslovakio. Bótrágy rehungariĝis inter 1938-1945, ĉar la unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Ekde 1945 Botradj apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio. Dum la lasta popolnombrado loĝis en Batradj 1500 da homoj, (1370 hungaroj).