Batumo
| Batumo | |||
| kartvele: ბათუმი | |||
| urbo | |||
|
Vido al Batumo
|
|||
|
|||
| Oficiala nomo: ბათუმი | |||
| Lando | |||
|---|---|---|---|
| Regiono | Aĝario | ||
| Historiaj regionoj | Osmanida Imperio, TFSSR, Kartvela SSR | ||
| Montaro | Kaŭkazo | ||
| Fervojo | Trans-Kaŭkazia Fervojo | ||
| Maro | Nigra Maro | ||
| Situo | Batumo | ||
| - alteco | 0 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 41°38′45″N 41°38′30″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 41.64583 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">41.64583°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Plej alta punkto | |||
| - alteco | 3 m s. m. | ||
| Areo | 19,4 km² (1 940 ha) | ||
| Loĝantaro | 121 525 (2009) | ||
| Denseco | 6 264,18 loĝ./km² | ||
| Urbestro | Robert Ĉĥaidze | ||
| Horzono | UTC (UTC+4) | ||
| Poŝtkodo | 6010 | ||
| Telefona antaŭkodo | +995 422 | ||
|
Situo rilate al Nigra Maro
|
|||
| Retpaĝo: www.batumi.ge | |||
Batumo estas ĉemara kuracloko en sudokcidento de Kartvelio, ĉefurbo de Aĝario, granda haveno kaj komercocentro. Ĝi estas ankaŭ la finstacio de la Trans-Kaŭkazia Fervojo, la Krimea-Kaŭkazia Marvojo. Loĝantaro 137 mil (1991). Ĝi situas 20 km de turka ŝtatlimo en subtropika zono, kie abundas citrusaj kaj teaj plantejoj. Industrio: petrolorafineja, ŝipkonstrua, nutrada kaj malpeza.
Ejo de la antikva Greka kolonio de Batis. La urbo estas konata de 11-a jarcento kiel fortikaĵo. En Mezepoko apartenis al Kartvelio, de la 16-a jarcento sub turka regado, de 1878 sub la rusa.
En la urbo estas sanktejoj por multaj religioj: ortodoksa kaj katolika kristanismo, islamo kaj judaismo, aliaj vidindaĵoj estas Aĝaria muzeo, botanika ĝardeno, delfinario, cirko kaj belega Riviero (ripoza komplekso ĉe la bordo de la Nigra maro).
