Baturin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La baroka palaco de Baturin, planita de Andrej Kvasov kaj rekonstruita de Charles Cameron, intertempe estas ruinio
situo de la oblasto en Ukrainio

La urbeto Baturin (ukraine Батурин) situas en la administra unuo Ĉernihiva provinco (Чернігівська область) en la nordo de Ukrainio. Ĝi havas iom pli ol 3.000 enloĝantojn kaj situas borde de la rivero Sejm.

Skribe unuafoje menciita komence de la 17-a jarcento, dum 1648 ĝi fariĝis bazo de la armeo de kozakoj, batalanta por sendependeco de la teritorio. En 1669-1708 - ĉefurbo de hetmanoj de maldekstraborda (orienta) Ukrainio. En 1708 laŭ ordono de moskva caro Petro la 1-a la urbo estis plene ruinigita, 16-21 miloj da ĝiaj loĝantoj estis mortigitaj.

Baturin estis proklamita (oktobro 2006) la orienta sidejo de prezidento de Ukrainio.

Vidu ankaŭ