Baulmes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Baulmes (stacidomo).
Baulmes
Blazono de Baulmes
Blazono de Baulmes
Blazono de Baulmes
Baulmes, vidita de la preĝejo
Baulmes, vidita de la preĝejo
Baulmes, vidita de la preĝejo
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Vaŭda Nordĵuraso
Koordinatoj  46° 47′ 27″ N 6° 31′ 19″ O / 46.79083 °N, 6.52194 °O / 46.79083; 6.52194 (mapo)Koordinatoj: 46° 47′ 27″ N 6° 31′ 19″ O / 46.79083 °N, 6.52194 °O / 46.79083; 6.52194 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1008
Areo 22,53 km²
Alteco 656 m super marnivelo
Poŝtkodo 1446
Komunumkodo 5745
Mapo de Baulmes
Mapo de Baulmes
Situa mapo de Baulmes
vdr

Baulmes estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 1008 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Baulmes situas en la Ĵurasa Montaro, proksimume 8 kilometrojn okcidentnordokcidente de la distriktĉefurbo Yverdon-les-Bains. En Baulmes fontas la rivero Arnon, alfluanto de la Lago de Neŭŝatelo. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 1559 m s.m. sur la ĵurasa kresto la pinto Aiguilles de Baulmes. La komunumo konsistas el la vilaĝo Baulmes la setlejo Six Fontaines kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 22,53 km², de kiuj 51,1% estas kovritaj de arbaro, 43,7% servas por agrikulturo kaj 4,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Baulmes limas en nordo al Sainte-Croix,, en nordoriento al Vuiteboeuf, en sudoriento al Champvent, en sudo al Rances, en sudokcidento al L'Abergement, , en okcidento al Jougne (Franĉkonteo, Francio), kaj en nordokcidento al Les Hôpitaux Vieux (Franĉkonteo, Francio).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Baulmes situas flanke de la gravaj aŭtomobilaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas konekta vojo de Les Clées al Fontaines-sur-Grandson, krome kondukas de Baulmes vojoj al Champvent kaj al Rances. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas kvin kilometrojn sude de la komunumo apud Les Clées. Pere de la trajnlinio de Yverdon-les-Bains al Sainte-Croix la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Baulmes datiĝas el la jaro 652 kiel in loco Balmensi. En la komunumo estis trovitaj diversaj restaĵoj el la neolitiko kaj la bronzepoko kaj restaĵoj de fruhistoria fortikaĵo. En la jaro 63 la Duko Chramnelenus fondis en Baulmes monaĵejon konsekrita al la dipatrino Maria. En la 14-a jarcento la monaĥejo estis submetita al la Priorejo Payerne. En la jaro 1536 la priorejo estis akirita de Berno. En la jaro 1595 en Baulmes estis fondita hospitalo. Sub la berna regado ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Baulmes apartenis al la Voktejo Yverdon. De 1798 ĝis 1809 la komunumo apartenis al la Distrikto Grandson kaj poste ĝis fino de 2007 al la Distrikto Orbe, kiu tiam surbaze de la administra reformo de 2006 estis integrita al la nova Distrikto Vaŭda Nordĵuraso.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]