Baumbach-domo (Kranichfeld)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Baumbach-domo
muzeo
Lando Germanio vd
Situo Kranichfeld
Koordinatoj 50° 51′ 9″ N, 11° 11′ 41″ O (mapo)50.852429111.1946666Koordinatoj: 50° 51′ 9″ N, 11° 11′ 41″ O (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Germanio

Baumbach-domo (Kranichfeld) (Germanio)
Baumbach-domo (Kranichfeld) (Germanio)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Turingio

Baumbach-domo (Kranichfeld) (Turingio)
Baumbach-domo (Kranichfeld) (Turingio)
DEC
Map
Baumbach-domo
Retpaĝo http://www.baumbachhaus-kranichfeld.de/
vdr
La naskiĝdomo de Baumbach en Kranichfeld

La Baumbach-domo (germane Baumbachhaus) estas la naskiĝdomo de la germana verkisto Rudolf Baumbach kun muzeo, troviĝante en Kranichfeld, Baumbachplatz nr 1.

Baumbach kaj Kranichfeld[redakti | redakti fonton]

Meze en la vilaĝo en la ombro de giganta tilio troviĝas muzeo pri la poeto Baumbach, estante samtempe lia naskiĝdomo. Baldaŭ post la naskiĝo la familio transloĝiĝis al Meiningen. De tiam li foriris studi en Leipzig kaj Würzburg. Siajn migrajn jarojn li financis per privataj horoj kiel instruisto: tio estis fakte lia plej kreiva epoko. En Triesto li verkis sian plej popularan tekston, la kantoteksto Hoch auf dem gelben Wagen kies originalo videblas ĉi tie en Kranichfeld. Samloke estiĝis ankaŭ la ĝis nun precipe en Slovenio konata alpa epopeo pri Zlatorog kaj la kantoj Lieder eines fahrenden Gesellen (el kiuj ĉiu konas la kanton pri la Linden-gastejestrino).

En 1885 Baumbach revenis por ĉiam en Turingion, kie li distingitis per la titolo Hofrat - kortega konsilisto. La naskiĝurbon li lastfoje vizitis en 1893, kie li estiĝis honora civitano unu jaron pli frue. En Meiningen troviĝas alia Baumbach-muzeo.

La domo[redakti | redakti fonton]

La domo menciitis unuafoje en 1435 kaj estas unu el la plej malnovaj konstruaĵoj de Kranichfeld. Plurfoje alikonstruite kaj pligrandigite la domo prezentas sin de post la muzeo-malfermo en 1999 kiel linda bieno kvarangula. Sed dum la GDR-tempo ekzistis planoj malkonstrui la kadukiĝintan domon. Amikaro de la domo sukcesis konvinki la tiaman prezidenton de Okcidenta Germanio Walter Scheel, granda ŝatanto de la kanto Hoch auf dem gelben Wagen, engaĝiĝi pri muzea uzo de la domo.

La aĝo de la tilio antaŭ la domo taksitis je 350 jaroj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Hejmpaĝo de la muzeo kun fotoj de la domo.