Himmelried

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Baumgarten (Himmelried))
Himmelried
Blazono de Himmelried
Blazono de Himmelried
Blazono de Himmelried
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Thierstein
Geografia situo CH1903: 612072 / 252392 (mapo)47.4222222222227.5986111111111Koordinatoj: 47° 25′ N, 7° 36′ O; CH1903: 612072 / 252392 (mapo)
Nombro de loĝantoj 933
Areo 6,00 km²
Alteco 662 m super marnivelo
Poŝtkodo 4204
Komunumkodo 2618
Mapo de Himmelried
Mapo de Himmelried
Mapo de Himmelried
vdr

Himmelried estas komunumo en la distrikto Thierstein en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 933 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Himmelried situas proksimume 15 kilometrojn sude de la urbo Bazelo ĉe la norda flanko de la Soloturno Ĵursaso. Tra la komunumo fluas la rojoj Chastelbach kaj Ibach, kiuj ambaŭ alfluas al Birs. En nordo de la komunumo leviĝas la monto Homberg. Al la komunumo apartenas la krom la ĉefvilaĝo Himmelried la vilaĝetoj Steffen (sur alteco de 543 m s.m.), Baumgarten (sur alteco de 560 m s.m.) kaj Schindelboden (sur alteco de 459 m s.m.).

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Himmelried limas en nordo al Grellingen (BL), en nordoriento al Duggingen (BL), en oriento al Seewen, en sudoriento al Nunningen, en sudokcidento al Breitenbach, kaj en okcidento al Brislach (BL).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Himmelried situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Per poŝtaŭtolinio de Grellingen al Nunningen la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Himmelried datiĝas el la jaro 1288 kiel in villa Heimenriet. En la Kastel-Kaverno estis malkovritaj ŝpuroj el la paleolitiko, kiuj estas la plej malnovaj homaj ŝpuroj en Kantono Soloturno. Himmelried estis dum mezepoko parto de la episkopa senjorujo Pfeffingen. Poste ĝi estis havaĵo de la Grafoj de Pfeffingen-Thierstein. En la jaro 1517 Himmelried estis vendita al la episkopo de Bazelo, kiu ĝin koncedis en la jaro 1527 al Soloturno, kiu ĝis atribuis al la distrikto Thierstein. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 Himmelried apartenis al la distrikto Dornach kaj ek de 1803 al la distrikto Thierstein. [1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]