Bavara lingvo
| Bavara lingvo aŭ dialektaro (Boarische Språch) | |
| Parolata en | suda Germanio (Bavario), Aŭstrio, norda Italio (Sudtirolo) |
| Denaskaj parolantoj | ĉ. 12 milionoj |
| Fremdlingvo / dua lingvo por | ne konatas |
| Skribo | latina |
| Lingvistika klasifiko | |
|---|---|
| hindeŭropa | |
| Oficiala statuso | |
| Oficiala lingvo en | |
| Reguligita de | |
| Lingvaj kodoj | |
| Lingvaj kodoj | |
| ISO 639-1 | - |
| ISO 639-2 | gem (kromaj ĝermanaj lingvoj) |
| SIL | bar |
La bavara lingvo aŭ bavara dialektaro, foje ankaŭ nomata aŭstro-bavara, estas grupo de dialektoj en la sudoriento de la teritorio de Germanlingvio, pli ekzakte en suda Germanio (Bavario), Aŭstrio (ĉie krom en la plej okcidenta aŭstra federacia lando Vorarlberg, pli detale vidu la artikolon aŭstra-germana lingvo) kaj norda Italio (regiono Sudtirolo kaj plure plumil bavarlingvaj posteuloj de la antikva popolo cimbroj inter alie en la regiono Veneto). Kune kun la alemana lingvo, la orientfranka kaj ercmontara dialektaroj ĝi konsistigas la grupon de supragermanaj dialektoj.
Proksimume 12 milionoj da homoj parolas la lingvon aŭ dialektaron, kiu do estas en eŭropa komparo relative granda lingva fenomeno. Ĉirkaŭ duono el ili loĝas ekster la germana federacia lando Bavario, kie krom la bavara ankoraŭ parolatas frankonaj (aparta dialektaro de la supragermanaj dialektoj) kaj ŝvabaj (parto de la alemana lingvo) dialektoj, kiuj do lingvistike ne konsideratas membroj de la bavara dialektaro. Ekzistas aparta vikipedia branĉo en la bavara lingvo.
Memrigardado de la austrobavara Parolantaro
Ne estas tiel ke la plejmulto da parolantoj de tiu ĉi lingvo rigardas sin kaj sian lingvon kiel parolantoj de la bavara lingvo aŭ eĉ kiel bavaroj. Por eksteruloj verŝajne ankau ne tiom bone audeblas sed la lokaj versionoj de tiu ĉi lingvo bone distingeblas kaj diversas. Por mi kiel austra parolanto tiu "r" kiu estas uzata en bavario tute strangas.
Jam de infaneco estis dirita al mi ke nur temas pri versioneto de la germana. Aliaj homoj diris ke temas pri dialekto kaj en kontakto kun homoj de aliaj vilaĝoj mi devis rimarki ke ekzistas multaj de tiaj dialektoj. Certe se vi demandas al iu parolanto de la lingvo " tschuidigung, rejzt du do austrobawarisch mit di lait" (=pardonu, ĉu vi parolas austrobavare kun la homoj) li tre verŝajne demandos al vi kio tiu "austrobavara" estas kaj se vi demandas ĉu li parolas bavare do li certe neas se li estas de austrio au de suda tirolo. Do vi verŝajne nur akiras pozitivan respondon en bavario, se vi demandas "Rejzt hii~ unt wiida boarisch?" (=ĉu vi kelkfoje parolas bavare?).
Do mi pensas ke pro tia granda identifikado kun la propra vilaĝo au regiono, komuna austrobavara konscio ne povis estiĝi. Eble la situacio kompareblas kun la alemana, kie estas tiel granda konscio pri la svisgermana, sed tutalemana konscio estas ŝajne ne pli ol limfenomeno.
Eksteraj ligiloj [redakti]
retejo „Bayrisch lernen“ – por lerni la bavaran elirante de la germana lingvo
"Remaraweng Boarisch" ("ni iom parolu la bavaran") – fonologio kaj tipografie simpligita sistemo pri ortografio de la bavara lingvo, fare de prof-o dr-o Ludwig Zehetner
nedeviga bavarlingva sistemo pri ortografio de la bavara lingvo
ampleksa vortaro germana-bavara
