Bayer
Bayer AG estas internacie aganta konzerno el la kemia industrio, kies ĉefa sidejo troviĝas en Leverkusen. La firmao estis fondita en 1863 kaj disvolviĝis en 1925 en la I.G. Farben. En 1951 ĝi estis denove fondita, en la jura formo de akcia kompanio.
La Bayer-konzerno havas nun 350 firmaojn kaj 110.200 dungitoj (30-an de junio 2006).
En la jaro 2006 Bayer AG gajnis nete 3,479 miliardojn da eŭroj kun enspezo de 28,956 miliardoj da eŭroj.
Listo de Bayer-fabrikoj
(kronologie laŭ konstruado)
- Wuppertal-Barmen (1863)
- Krefeld-Uerdingen (1877)
- Wuppertal-Elberfeld (1878)
- Leverkusen (1895-1912)
- Dormagen (1917)
- Antwerpen (1967)
- Brunsbüttel (1973)
- Monheim (1979)
- Bitterfeld (1992)
Eksteraj ligiloj
- Ttt-ejo de Bayer AG
- Ttt-ejo de la subkonzerno Bayer MaterialScience AG
- Ttt-ejo de la subkonzerno Bayer CropScience AG
- Ttt-ejo de la subkonzerno Bayer HealthCare AG
- Ttt-ejo de Bayer Industry Services GmbH & Co. OHG
- Ttt-ejo de Bayer Business Services GmbH
- Ttt-ejo de Bayer Technology Services GmbH
- CBG Asocio kontraŭ Bayer-danĝeroj (Kritische Aktionäre)
- Telepolis: Bayer-bildkampanjo pri infanlaboro en Hindio