Bayer 04 Leverkusen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bayer 04 Leverkusen
futbala klubo • profesia sporta teamo
Kluba nomo  Bayer 04 Leverkusen Fußball GmbH
Fondita  1-a de julio 1904
Stadiono  BayArena
Kapacito  30 210
Prezidanto  afergvidanto Wolfgang Holzhäuser
Trejnisto  Sascha Lewandowski, Sami Hyypiä
Ligo  unua germania ligo de futbalo - Bundesliga
2021/22  3-a pozicio
Oficiala retejo  www.bayer04.de
Hejme
Ekstere
vdr

Bayer 04 Leverkusen (oficiala nomo Bayer 04 Leverkusen Fußball GmbH) estas profesia futbalklubo en la germania urbo Leverkusen proksime de Kolonjo. La eksa licenca futbala sekcio de la de la sporta klubo TSV Bayer 04 Leverkusen en 1999 transformiĝis al memstara komerca societo kaj ekde tiam estas centprocenta filio de la kemia konzerno Bayer AG, el kies laboristaro la sporta klubo origine ekestis la 1-an de julio 1904.

La unua futbala teamo de Bayer 04 en 1979 avancis al la unua germania ligo de futbalo - Bundesliga kaj de tiam sen interrompoj konkuras en la plej alta nacia ligo de futbalo. Ekde la venko de la UEFA-pokalo en 1988 ĝi estas inter la entute ok germanaj profesiaj klubaj futbalteamoj, kiuj gajnis internacian titolon. Inter la plej grandaj sukcesoj de la klubo krome kalkuliĝas la gajno de la nacia pokalo en 1993 kaj la atingo de la finalo de la Ligo de Ĉampionoj de UEFA en 2002. Pro multaj duaj pozicioj en diversaj turniroj dum la lastaj 15 jaroj, interalie kvin duaj pozicioj en germanaj ĉampionecoj, la teamo tamen havas la renomon de "eterne nur dua plej bona" teamo - iuj mokantoj eĉ laŭ la silabo "vic-" de la vorto "vicĉampiono", germanlingve "Vize-" nomas la urbon kaj sian teamon "Vizekusen".

Sukcesoj[redakti | redakti fonton]

Venkoj[redakti | redakti fonton]

  • Nacia pokalo (DFB-Pokal) 1993
  • UEFA-pokalo - ekde 2009 nomata Eŭropa Ligo de UEFA - 1988
  • Halofutbala nacia pokalo (DFB-Hallen-pokalo) 1994

Duaj pozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Ligo de Ĉampionoj de UEFA: 2002
  • dua pozicio en la unua germania ligo de futbalo - Bundesliga: 1999, 2000, 2002, 2011
  • nacia pokalo (DFB-Pokal) 2002, 2009

Teamo de la sezono 2011/12[redakti | redakti fonton]

golisto defendo mezo atako
1 René Adler
22 David Yelldell
23 Bernd Leno
36 Fabian Giefer
2 Daniel Schwaab
3 Stefan Reinartz
4 Bastian Oczipka
5 Manuel Friedrich
14 Vedran Ćorluka
20 Danny da Costa
21 Ömer Toprak
24 Michal Kadlec
27 Gonzalo Castro
6 Simon Rolfes (teamestro)
7 Tranquillo Barnetta
8 Lars Bender
10 Renato Augusto
13 Michael Ballack
17 Michael Ortega
18 Sidney Sam
38 Karim Bellarabi
9 André Schürrle
11 Stefan Kießling
19 Eren Derdiyok
41 Samed Yeşil

Transiroj antaŭ la sezono 2011/12[redakti | redakti fonton]

Novaj teamanoj
nacieco nomo antaŭa klubo transira periodo
Karim Bellarabi Eintracht Braunschweig somero 2011
André Schürrle 1. FSV Mainz 05 somero 2011
Ömer Toprak SC Freiburg somero 2011
Bastian Oczipka FC St. Pauli (antaŭe forpruntita) somero 2011
David Yelldell MSV Duisburg somero 2011
Bernd Leno VfB Stuttgart (nun forpruntita) somero 2011
Michael Ortega Atlas Guadalajara (nun forpruntita) somero 2011
Bernd Leno VfB Stuttgart vintro 2012
Vedran Ćorluka Tottenham Hotspur (nun forpruntita) vintro 2012
Foriraj teamanoj
nacieco nomo nova klubo transira periodo
Marcel Risse 1. FSV Mainz 05 somero 2011
Tomasz Bobel kariera fino somero 2011
Benedikt Fernandez senkluba somero 2011
Sami Hyypiä kariera fino somero 2011
Burak Kaplan Beşiktaş Istanbulo somero 2011
Zvonko Pamić MSV Duisburg (nun forpruntita) somero 2011
Domagoj Vida Dinamo Zagreb somero 2011
Constant Djakpa Eintracht Frankfurt somero 2011
Richard Sukuta-Pasu 1. FC Kaiserslautern somero 2011
Kevin Kampl VfL Osnabrück somero 2011
Arturo Vidal Juventus Torino somero 2011
Nicolai Jørgensen 1. FC Kaiserslautern (nun forpruntita) vintro 2012
Hanno Balitsch 1. FC Nürnberg vintro 2012

Transiroj antaŭ la sezono 2012/13[redakti | redakti fonton]

Novaj teamanoj
nacieco nomo antaŭa klubo transira periodo
Jens Hegeler 1. FC Nürnberg (antaŭe forpruntita) somero 2012
Haĝime Hosogai FC Augsburg (antaŭe forpruntita) somero 2012
Nicolai Jørgensen 1. FC Kaiserslautern (antaŭe forpruntita) somero 2012
Lucas 1. FC Kaiserslautern (antaŭe forpruntita) somero 2012
Zvonko Pamić MSV Duisburg (antaŭe forpruntita) somero 2012
Philipp Wollscheid 1. FC Nürnberg somero 2012
Foriraj teamanoj
nacieco nomo nova klubo transira periodo
René Adler Hamburger SV somero 2012
Michael Ballack nekonate somero 2012
Tranquillo Barnetta nekonate somero 2012
Vedran Ćorluka Tottenham Hotspur (antaŭe forpruntita) somero 2012
Michael Ortega Atlas Guadalajara (antaŭe forpruntita) somero 2012
Svislando Eren Derdiyok TSG 1899 Hoffenheim somero 2012
Thanos Petsos SpVgg Greuther Fürth somero 2012
Fabien Giefer Fortuna Düsseldorf somero 2012
Bastian Oczipka Eintracht Frankfurt somero 2012

Trejnistaro en la sezono 2011/12[redakti | redakti fonton]

nomo funkcio
Sascha Lewandowski ĉefa trejnisto
Sami Hyypiä teamgvidanto
Rüdiger Vollborn golista trejnisto
Holger Broich trejnisto de fizika forto
Zvonko Komes trejnisto de fizika forto

Trejnistoj ekde la jaro 1950[redakti | redakti fonton]

nomo de ĝis antaŭa trejnista klubo
Germanio Lori Polster 1950 1950
Germanio Raimond Schwab 1950 1951
Germanio Franz Strehle 1951 1953
Germanio Hans-Josef Kretschmann 1953 1956 Germanio Werder Bremen
Germanio Emil Melcher 1956 1957
Germanio Edmund Conen 1957 1959 Germanio Wuppertaler SV Borussia
Germanio Theo Kirchberg 1959 1960
Germanio Erich Garske 1960 1962
Germanio Fritz Pliska 1962 1965 Germanio Fortuna Düsseldorf
Germanio Theo Kirchberg 1965 1971
Germanio Gero Bisanz 1971 1973
Germanio Friedhelm Renno 1973 1974
Germanio Manfred Rummel 1974 10-a de februaro 1976 -
Germanio Willibert Kremer 1-a de aprilo 1976 22-a de novembro 1981 Germanio MSV Duisburg
Germanio Gerhard Kentschke 23-a de novembro 1981 30-a de junio 1982 -
Germanio Dettmar Cramer 1-a de julio 1982 30-a de junio 1985  Grekio Aris Tesaloniko
Germanio Erich Ribbeck 1-a de julio 1985 30-a de junio 1988 Germanio Borussia Dortmund
Nederlando Rinus Michels 1-a de julio 1988 13-a de aprilo 1989 Flago de Nederlando Nederlando
Germanio Jürgen Gelsdorf 13-a de aprilo 1989 31-a de majo 1991 Bayer 04 Leverkusen (kuntrejnisto)
Germanio Peter Hermann 31-a de majo 1991 30-a de junio 1991 Bayer 04 Leverkusen (kuntrejnisto)
Germanio Reinhard Saftig 1-a de julio 1991 4-a de majo 1993 Germanio VfL Bochum
Serbio Dragoslav Stepanović 4-a de majo 1993 7-a de aprilo 1995 Germanio Eintracht Frankfurt
Germanio Erich Ribbeck 10-a de aprilo 1995 27-a de aprilo 1996 Germanio Bayern München
Germanio Christoph Daum 1-a de julio 1996 21-a de oktobro 2000 Turkio Beşiktaş Istanbulo
Germanio Rudi Völler 21-a de oktobro 2000 11-a de novembro 2000 - -
Germanio Berti Vogts 12-a de novembro 2000 20-a de majo 2001 Flago de Germanio Germanio
Germanio Klaus Toppmöller 1-a de julio 2001 15-a de februaro 2003 Germanio 1. FC Saarbrücken
Germanio Thomas Hörster 16-a de februaro 2003 10-a de majo 2003 Bayer 04 Leverkusen II
Germanio Klaus Augenthaler 13-a de majo 2003 16-a de septembro 2005 Germanio 1. FC Nürnberg
Germanio Rudi Völler 16-a de septembro 2005 9-a de oktobro 2005 Italio AS Roma
Germanio Michael Skibbe 9-a de oktobro 2005 21-a de majo 2008 Germanio nacia teamo de sub-18-junuloj
Germanio Bruno Labbadia 1-a de julio 2008 5-a de junio 2009 Germanio SpVgg Greuther Fürth
Germanio Jupp Heynckes 5-a de junio 2009 30-a de junio 2011 Germanio Bayern München
Germanio Robin Dutt 1-a de julio 2011 1-a de aprilo 2012 Germanio SC Freiburg
Germanio Sascha Lewandowski (trejnisto)
Finnlando Sami Hyypiä (teamgvidanto)
1-a de aprilo 2012 ĝis fino de la sezono 2011/12 provizora trejnisto Lewandowski: Bayer 04 Leverkusen U-19
Hyypiä: kuntrejnisto de la finna nacia teamo)

Konataj futbalistoj de la klubo[redakti | redakti fonton]

La teamo de la jarcento[redakti | redakti fonton]

Okaze de la centjara jubileo de la klubo en la jaro 2004 elektiĝis la kluba "teamo de la jarcento". Subtenantoj el antaŭe elektita grupo de futbalistoj povis elekti siajn favoratojn.

Pozicio futbalistoj teame aktiva anstataŭo
golisto Germanio Rüdiger Vollborn 1983 - 1999 Germanio Hans-Jörg Butt1
defendo Brazilo Lúcio1 2001 - 2004 DAN Jan Heintze
Germanio Thomas Hörster
Germanio Christian Wörns
defendo Germanio Jens Nowotny 1996 - 2006
defendo Brazilo Juan1 2002 - 2007
defendo Brazilo Jorginho 1989 - 1992
mezo Brazilo Emerson Ferreira da Rosa 1997 - 2000 Germanio Carsten Ramelow
Germanio Bernd Schuster
Brazilo Paulo Sérgio
mezo Germanio Michael Ballack1 1999 - 2002
2010 -
mezo Brazilo Zé Roberto1 1998 - 2002
mezo Germanio Bernd Schneider 1999 - 2009
atako Germanio Ulf Kirsten2 1990 - 2003 Sud-Koreio Cha Bum-kun
atako Germanio Rudi Völler 1994 - 1996

1 futbalistoj ankoraŭ aktivaj
2 plej ofte elektitaj futbalistoj

Pluaj konataj futbalistoj de la klubo[redakti | redakti fonton]

(en alfabeta sinsekvo)

  • Sergej Barbarez
  • Emil Becks
  • Stefan Beinlich
  • Dimitar Berbatow
  • Thomas Brdarić
  • Andrzej Buncol
  • Landon Donovan
  • Dietmar Demuth
  • Holger Fach
  • Franco Foda
  • Clemens Fritz
  • Jürgen Gelsdorf
  • Falko Götz
  • Pavel Hapal
  • Markus Happe
  • Heiko Herrlich
  • Richard Job
  • Roque Júnior
  • Niko Kovač
  • Robert Kovač
  • Martin Kree
  • Udo Lattek
  • Ioan Lupescu
  • Erik Meijer
  • Freddy Mutz
  • Oliver Neuville
  • Arne-Larsen Økland
  • Diego Placente
  • Alois Reinhardt
  • Knut Reinhardt
  • Claudio Reyna
  • Paulo Rink
  • Jürgen Röber
  • Wolfgang Rolff
  • Christian Schreier
  • Andreas Thom
  • Tita
  • Herbert Waas
  • Boris Živković

Teamaj sponsoroj[redakti | redakti fonton]

La unua vira teamo futbala de la klubo nur ĝis la jaro 2000 per emblemo sur la brusta parto de la sportistaj ĉemizoj varbis por la kluba kemia konzerno Bayer AG respektive por medikamentoj el tiu konzerno. Ekde la jaro 2001, kiel montras la sekva listo, ĉefa ĉemiza sponsoro estas malsamaj energiproduktaj konzernoj.

  • 1904−1992: Bayer AG
  • 1992−1995: Talcid (Bayer AG)
  • 1995−1997: Alka-Seltzer (Bayer AG)
  • 1997−2000: Aspirin (Bayer AG)
  • 2000−2001: avanza (RWE)
  • 2001−2007: RWE
  • 2007−2011: TelDaFax ENERGY
  • Ekde 2011: SunPower

Virina futbalo[redakti | redakti fonton]

La 1-an de julio 2008 la klubo transprenis la sekcion de virina futbalo de la sportklubo TuS Köln rrh., plennome "Turn- und Sportklub Köln rechtsrheinisch", do "gimnastika kaj sporta klubo de [la urbopartoj de] Kolonjo dekstre de la Rejno". La unua teamo komence konkuris en la dua nacia ligo de virina futbalo, ekde la jaro 2010 en la unua nacia ligo de virina futbalo; kaj la dua teamo en 2010 avancis al la regiona ligo okcidenta de virina futbalo. Aldoniĝas tri knabinaj teamoj, kiuj konkuras en siaj respektivaj laŭaĝaj ligoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]