Bayeux (Brazilo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Bayeux (07º07'30" S, 34º55'55" U) estas municipo de la aglomeraĵo João Pessoa, en la subŝtato Paraibo en Brazilo.

Ĝi havas areon de 32 km² kaj 93870 loĝantojn (2005) kun loĝdenso 2833,2 loĝ/km. Ĝia horzono estas -3h GMT. En ĝi fluas la riveroj Sanhauá kaj Paroeira. Ĝi limiĝas kun la municipoj João Pessoa kaj Santa Rita, ambaŭ en la aglomeraĵo João Pessoa.

En Bayeux estas 27,5 kvadrataj kilometroj da naturaj parkoj. Ĝia patrono estas Sankta Sebastiano.

Antaŭ 1944, Bayeux nomiĝis Barreiras, oni sanĝis ĝian nomon por festi la liberigon de Bayeux (Francio) en la T-Tago.