Baywatch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pamela Anderson estis aktorino en la televida serio, Baywatch
David Hasselhoff estis aktoro en la televida serio, Baywatch.

Baywatch estas titolo de usona televida serio kun 241 sekvoj, kiu estis scenigita en Kalifornio kaj ekde 1989 dissendita fare de la usona televido NBC. La 11 periodoj okupiĝas pri savagadoj de teamo de sunbrunumitaj, muskolaj viraj kaj plej ofte grandbrustaj, -mamaj virinaj akvosavistoj. La sceno okazas sur belega strando de Malibu, kaj la serio dissendas al la publiko pozitivan idealan bildon pri la kalifornia sonĝo (California Dream). La serio estis vendita kaj dissendita en 144 landoj.

Post la 9-a periodo ŝanĝiĝis la scenejo al insulo Havajo, tiel oni alinomis la serian titolon al Baywatch Hawaii.

La sukceso de Baywatch baziĝas plej grande je idealo pri sano kaj juneco, beleco, kiuj karakterizas la teamanojn. Grava efiko de la serio estas la plenumo de la kaŝgapa deziro de homoj tiel la apero de bonstatura seksbombo, la silikonbrusta Pamela Anderson, vira ĉefkaraktero David Hasselhoff kaj pli poste ludo de Carmen Electra, kiuj donis la erotikan guston de la serio. Erika Eleniak ankaŭ estas aktorino en la serio.

Krom la atraktivaj "ĉefstabanoj" aperis en la epizodoj ankaŭ homoj kun tropezo, handikapuloj, etkreskuloj aŭ blinduloj, por kiuj la teamanoj esprimis bedaŭron kaj helpemon.

Eksteraj ligiloj