Bazalto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bazalto estas vulkana, plej ofte nigra rokaĵo, kiu konsistas el mikso el fer- kaj magnezi-silikato, oliveno, pirokseno kaj plagioklazo. Se lafo malvarmiĝas ne malofte formiĝas plurangulaj metrojn longaj bazaltaj kolonoj en rekta angulo kun la malvarmiĝanta surfaco.

La fundo de ĉiuj oceanoj konsistas el bazalto.

Oni povas uzi ĝin por pavumo de stratoj, sed oni povas produkti el ĝi bazaltajn faserojn je 1400 °C, kiam ĝi fandiĝas.