Bazaly

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bazaly
Bazaly
Bazaly
futbala stadiono
Situo
Loko Silezia Ostrava, Ĉeĥio
Geografia situo 49° 50′ 42″ N, 18° 17′ 58″ O (mapo)49.84511111111118.299388888889Koordinatoj: 49° 50′ 42″ N, 18° 17′ 58″ O (mapo)
Bazaly (Ĉeĥio)
Bazaly (Ĉeĥio)
DEC
Bazaly
Bazaly
Bazaly
Map
Bazaly
Datumoj
Malfermita 19-an de aprilo 1959
Posedanto FC Baník Ostrava
Surfaco herbo
Kosto 30 milionoj da kronoj (rekonstruo 2003)
Kapacito 17 500
Dimensioj 105 × 68 m
vdr

Bazaly estas oficiala nomo de futbala stadiono, sur kiu ludas siajn hejmajn matĉojn la ostrava Baník. La stadiono situas en loka parto Silezia Ostrava kaj la unua matĉo estis ludinta sur ĝi la 19-an de aprilo 1959.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento ĉesis taŭgi tiama stadiono Stará střelnice, tiam gvidantaro de la klubo decidiĝis konstrui novan stadionon. El kelke da proponoj fine venkis konstruado de la novastadiono lokigita denove en Silezia Ostrava. Bazaly estis malfermita printempe de la jaro 1959 kaj la unua matĉo estis ĉi tie ludinta la 19-an de aprilo 1959. Ekde tiu tempo la stadiono trairis tra multaj rekonstruoj, do ankoraŭ en la jaro 2000 povis ludi sur ĝi preparmatĉon ĉeĥa reprezentantaro.

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

Sed la dispono kaj la lokigo mem komencis malhelpi al pli ampleksaj rekonstruoj. Lasta rekonstruo okazis en la jaro 2003, kiam estis sur la stadiono aldonitaj novaj sidlokoj, VIP sektoro, kovritaj tribunoj kaj prescentro. La rekonstruo kostis 30 milionoj da kronoj. Sed eĉ ne tiu rekonstruo certigis plenumon de postuloj de FIFA kaj UEFA, tial en Ostrava oni ne povas ludi internaciajn matĉojn. Nuntempe la stadiono estas en tiel malbona stato, ke ĝi ne plenumas postulojn de ČMFS por aranĝado de unualigaj matĉoj. La klubo ja ricevis de la asocio escepton, sed tiu validas nur ĝis la jaro 2010.

Estonteco[redakti | redakti fonton]

Post la jaro 2010 la klubo devos transŝoviĝi aliloken. Devene oni prokonsideris pri stadiono en Vítkovice, el kiu estis estiĝonta per rekonstruo kompleksa areo por futbalo kaj atletiko, sed la urbo fine decidiĝis por konstruo de nova, pure futbala stadiono kun kapacito por 30 000 spektantoj en urboparto Svinov.[1] Sur la loko de la nuntempa stadiono devus elkreski loĝdomoj.

Parametroj[redakti | redakti fonton]

Kapacito[redakti | redakti fonton]

La devena kapacito de la stadiono estis pli ol 30 000 spektantoj kaj ankoraŭ en la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento ĉi tie tiaj vizitoj ne estis escepto. Sed la devena kapacito malaltiĝis pro sekvoj de la rekonstruoj kaj refarado de ĉiuj sidlokoj al la suma kapacito 17 372 lokoj. Sed malgraŭ tio la stadiono enviciĝas inter la plej grandaj hejmstadionoj, nome ankaŭ per vizitebleco, kiu estas longtempe unu el la plej altaj en la ligo.[2]

Sektoroj por spektantoj[redakti | redakti fonton]

  • La kapacito de la stadiono: 17 372
  • Nombro de sidlokoj: 17 372
  • Ĉe balustradoj super la sektoro S estas starlokoj por 200–300 homoj.

Ludareo[redakti | redakti fonton]

  • La dimensioj de la ludareo: 105 × 68 m
  • La dimensioj de la plena herba areo: 125 × 86 m
  • Lumigo: 1548 / 1067 lx
  • Rezulta tabulo: Leurocom 2,90 × 7,20 m
  • Ĉe balustradoj super la sektoro S estas starlokoj por 200–300 homoj.

Sporta fonejo[redakti | redakti fonton]

  • Vestejo de hejmuloj: 104 m²
  • Vestejo de gastoj: 97 m²
  • Vestejo de arbitraciantoj: 54 m²
  • Vestejo por delegito: 24 m²
  • Flegejo por ludantoj kaj arbitraciantoj: 24 m²
  • Antidopada esplorejo: 25 m²

Presaro[redakti | redakti fonton]

  • Ĵurnalista centrejo: 63 m²
  • Ĉambro por fotografistoj: 51 m²
  • Laborĉambro de la ĵurnalistaro: 106 m²
  • Miksita zono: 60 m²

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]