Bazamento (geologio)
Bazamento en la tersciencoj nomiĝas la solida petrobazo de geologia formacio aŭ la petra fundamento de sedimentbaseno.
En la regiona geologio foje ankaŭ la kristalaĵo sub juna faldmontaro (la "montarradiko", vidu fundamentmontaro kaj kratono) estas nomata bazamento. Ekzemploj por tio estas la granitoj de la bohemia maso, kiuj troviĝas sub grandaj partoj de Mezeŭropo kaj ankaŭ sub la Orientalpoj, aŭ la tielnomata bazamento-komplekso sub la montaroj de Ugando.
La strukturo, kliniteco kaj profundeco de sedimentologia bazamento ofte donas indikojn por la esplorado de krudmaterialoj, precipe de hidrokarbonoj forme de "naftokaptiloj". Ilia esplorado povas esti farita helpe de sismiko kaj gravimetrio, je malgranda profundo ankaŭ per geoelektriko