Bazelo (urbo)
El Vikipedio
| Bazelo | |
|---|---|
|
Bazelo kun Rejno
|
|
| Kantono | Bazelo Urba |
| Distrikto | ne estas distriktoj en la kantono |
| Koordinatoj | Koordinatoj: |
| Nombro de enloĝantoj | 165 529 |
| Areo | 22,75 km² |
| Alteco | 260 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 4000 |
Koordinatoj: 47°33'N; 7°35'E
Bazelo (germane Basel, france Bâle, hispane/itale/romanĉe Basilea) estas la trie plej granda urbo de Svislando, post Zuriko kaj Ĝenevo. Ĝi havis 165 529 enloĝantojn je la 31-a de decembro 2006 kaj formas kun la komunumoj Riehen kaj Bettingen BS la duon-kantonon Bazelo Urba, kies ĉefurbo ĝi estas. La urba emblemo estas la bazilisko.
Enhavo |
[redakti] Geografio
Bazelo situas ĉe ambaŭ flankoj de la rivero Rejno, proksime de la landa triangulo kun Francio kaj Germanio kaj dividas sian flughavenon kun la franca urbo Mulhaŭzo. La maldekstra rejnflanko laŭ fludirekto de la rivero nomiĝas Grand-Bazelo kaj la dekstra rejnflanko Et-Bazelo.
[redakti] Bazela karnevalo
Bazelo famas pro sia Karnavalo, kiu komenciĝas je la lundo post Cindra Merkredo, post kiam en cetrea Svislando karnevalo jam finiĝis kaj la kristana fastado jam komenciĝis. La bazela karnevalo ekas per la tiel nomita "Morgestreich" (matensignalo), kiam je la 4-a mateno lunde la flutistoj kaj tamburistoj ekmarŝas por la matensignalo. La bazela karnevalo nun daŭras 72 horojn dum kiuj la karnevalaj klikoj (alemane Cliquen) kun flutado kaj tamburado marŝas tra la urbo kaj en la diversaj lokaloj de la urbo donas siajn famajn satiriajn prezentaĵojn (alemane Schnitzelbangg), kie ili mokas pri politiksitoj kaj precipe pri la zurikaj (la karnevalaj malamikoj de la bazelanoj). Svisa politiksito, kiu kaŭzis skandalon dum la jaro, ne devas timi, ke la bazelaj klikoj lin forgesos dum karnevalo.
[redakti] Ĥemia industrio
Bazelo vivas ĉefe de sia ĥemia industrio. En Bazelo estas la ĉefa sidejo de la ĥemigigantoj Novartis (kiu estigis el la kunfandiĝo de Ciba-Geigy kaj Sandoz) kaj Hoffmann-La-Roche.
[redakti] Urbo de scienco kaj esplorado
En Bazelo situas la plej malnova Universitato de Svislando, kie studis inter aliaj personecoj Théophile Cart kaj C. G. Jung.
[redakti] Famuloj de la urbo
- Familio de la BERNOULLI, famaj matematikistoj:
- Daniel Bernoulli - Germanio, 1700-1782
- Jakob Bernoulli - Germanio, 1654-1705
- Johann Bernoulli- Germanio, 1667-1748
- Erasmo de Roterdamo
- Helène Giroud
[redakti] Esperanto-Movado en Bazelo
Laŭ la enciklopedio Universalaj Lingvoj en Svislando la unua esperantisto en Bazelo estis Hans Breuner-Eglinger. Post prelego de la tiama prezidanto de Svisa Esperanto-Societo, Friedrich Schneeberger, fondiĝis en 1905 kun Alfred Bader kaj Eduard Wenk la Bazela Esperanto-Grupo, al kiu aliĝis 28 personoj. Post disfalo de la unua grupo je iniciato de Hans Rusterholz kaj Charlotte Pulver fondita Esperanto-Societo Bazelo. Unu el la plej elstaraj membroj kaj longjara prezidantino de Esperanto-Societo Bazelo estis Erna Döring, honora membro de SES, kiu mortis en 2007.

