Baziaș

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Baziaş)
Baziaș
Vilaĝo
vilaĝo
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Caraș-Severin
Alinome Báziás (hungare)
Komunumo Socol
Iama hungara departemento Krassó-Szörény
Poŝtkodo 327366
Loĝantaro 69 (en 2002)
vdr

Baziaș [baziaŝ] (hungare: Báziás [baziaŝ]) estas vilaĝo en Rumanio sudokcidente de Reșița. En 1891 ĝi havis 513 loĝantojn (91 hungaroj, 299 germanoj)[1], en 2002 69 (54 rumanoj, 12 serboj)[2]. Ĝia unua mencio skriba estas el 1581. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Krassó-Szörény vármegye). Administre ĝi apartenas al Socol.

Ĉe Baziaș rivero Danubo ektuŝas Rumanion. Proksime de Baziaș troviĝas restaĵoj de la romia kastelo Lederata.

La fervojo inter Baziaș kaj Oravița estis la unua sur la nuna rumana teritorio. Ĝi ekfunkciis en 1854[3][4].

Fonto[redakti | redakti fonton]

  1. BANATerra, [1] Arkivigite je 2012-05-17 per la retarkivo Wayback Machine, elŝutita je 2011-11-16
  2. Sensagent, [2], elŝutita je 2011-11-16
  3. Strategia de dezvoltare locală a orașului Anina. kompilinto: Adiran Mariciuc. 2007. Elŝutita je 2011-11-16 de: [3] Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine
  4. 150 éve avatták fel az első erdélyi vasútvonalat. Elŝutita je 2011-11-16 de: [4][rompita ligilo]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]