Baziliko Sankta Johano de Laterano

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Koordinatoj: 41° 53′ 09″ Nordo 12° 30′ 22″ Oriento / 41.885905 °N, 12.5061545 °O / 41.885905; 12.5061545 (mapo) Ŝablono:Informkesto preĝejo La baziliko Sankta Johano de Laterano (itale Basilica di San Giovanni in Laterano) estas la katedralo de la diocezo de Romo, kaj la oficiala eklezia sidejo de la episkopo de Romo, kiu fakte estas la papo. Ĝi estas oficiale nomita Archibasilica Sanctissimi Salvatoris et Sancti Iohannes Baptista et Evangelista in Laterano ("Arkibaziliko de la Plej Sankta Savanto, Sankta Johano Baptisto kaj Sankta Johano la Evangeliisto en Laterano"). Ĝi estas la plej malnova kaj la plej grava el la kvar bazilikoj de Romo. La nuna arkipastro de Sankta Johano de Laterano estas Agostino Vallini, kardinalo-vikario por la episkopujo de Romo.

Skribaĵo ĉe la fasado, Christo Salvatore, dediĉas la bazilikon al la "Plej Sankta Savanto", ĉar la katedraloj de ĉiuj patriarkoj estas dediĉitaj al Kristo mem. Kiel la katedralo de la episkopo de Romo, ĝi entenas la papan tronon (Cathedra Romana) kaj estas la plej altranga preĝejo de la tuta romkatolika preĝejaro. Ĝi eĉ superas la bazilikon Sanktan Petron.