Baziliko de Bois-Chenu

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Baziliko de Bois-Chenu, aŭ Sankta Johana de Arko de Domrémy-la-Pucelle, estas kultejo dediĉita al Johana de Arko, kiu estis starigita en la 19-a jarcento ĉe arbara parto de Domrémy-la-Pucelle, ŝia naskiĝloko. La unua ŝtono estis metita la 3-an de novembro 1881 pproksime al la loko kie Johana aŭdis la voĉojn. Ĝi estis konstruita laŭ la projekto de la arkitekto Paul Sédille kaj post lia morto en 1900, la fratoj Émile kaj René Demay, arkitektoj de Neufchâteau, gvidis la konstruadon ĝis la finkonstruado en 1926. La origina konstruaĵo estis planita pli malgranda kaj estis dediĉita al sankta Mikaelo ĉar Johana ankoraŭ ne estis beatigita. La unua meso estis celebrita en 1896 kiam ankoraŭ ĝi ne estis tute konstruita. En 1897 4 sonoriloj estis aldonitaj al nova sonorilturo.