Baziliko de Sankta Vicento en Avilo
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 20 Jul. 2011.
1 ŝanĝo bezonas kontrolon.
La Baziliko de la Martirigitaj Sanktaj Fratoj Vicento, Sabina kaj Kristeta, plej konata kiel Baziliko de Sankta Vicento, estas romanika templo situanta en Avilo, Hispanio, la plej granda kaj grava de la urbo post la Katedralo kaj unu el la plej elstaraj romanikaj verkoj de la tuta lando. Ĝi estas Nacia Monumento ekde 1882.
Ĝia konstruado estas atribuita al la franca arkitekto Giral Fruchel, enkondukinto de la gotika stilo en Hispanio. La interno havas kruclatinan formon, kun tri navoj finiĝantaj per duoncirklaj absidoj kaj alia longa transepto, kupolo, atrio, du turoj ne finitaj kaj kripto.

