Baziliko de la Sankta Tombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Baziliko de Sankta tombo)
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉefenirejo en bazilikon de Sankta tombo.
La sama loko sur desegnaĵo presita en la jaro 1882.

Baziliko de la Sankta Tombo, ankaŭ nomata Baziliko de Dia Tombo, en orientaj eklezioj ankaŭ Preĝejo de Resurekto (greke Ναός της Αναστάσεως, Naos tis Anastaseos; armene Surp Harutyun; kartvelie Agdgomis Tadzari) estas kristana preĝejo interne de konstruaĵoj de Malnova Urbo de Jerusalemo. La preĝejo situas sur loko, kiun plimulto de loĝantoj adoras kiel GolgotonKalvarion, kie laŭ Nova testamento estis krucumita Jesuo Kristo. Tiu ĉi preĝejo estas grava pilgrima loko jam ekde la 4-a jarcento. Hodiaŭ ĝi prezentas tre gravan pilgriman loko por vico da kristanismaj eklezioj.